Parolado de Nicolas Sarkozy en Dakaro

La 27-an de julio 2007, la franca prezidanto Nicolas Sarkozy prezentis paroladon en la Universitato Cheikh Anta Diop en Dakaro, en Senegalo. Tiu parolado, nomata en Francio Discours de Dakar ("parolado de Dakaro"), estis kritikita de afrikanoj kiuj malsamopiniis kun la aserto de Sarkozy ke "la dramo de Afriko estas, ke la afrika homo ne sufiĉe eniris la historion (...) neniam la [afrika] homo lanĉas sin al la estonteco" (traduko de Le Monde Diplomatique en Esperanto)[1][2][3].

Tiu parolado estis parto de diplomatia vojaĝo kiu celis klopodi rebonigi la interrilatojn inter Francio kaj Afriko post tio, ke la antaŭulo de Sarkozy, Jacques Chirac, estis konsiderata kiel subtenanto de aŭtoritatismaj registaroj en la eksaj francaj kolonioj[4].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. "Afriko diras ne", Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de januaro 2008
  2. "Le Discours de Dakar de Nicolas Sarkozy", Le Monde, la 9-an de novembro 2007
  3. "Africans still seething over Sarkozy speech", Diade Ba, Reuters, la 5-an de septembro 2007
  4. "On African tour, Sarkozy underscores France's ties with ex-colonies", The New York Times, la 26-an de julio 2007

Eksteraj ligiloj redakti