Diskuto:Ĉina Popola Respubliko

Vidu ankaŭ : Diskuto:Popolrespubliko de Ĉinio

La ĉefa artikolo estu Ĉinio pri la lando kun multmiljara historio. Devus esti apartaj artikoloj pri nuntempaj ŝtatoj Popolrespubliko de Ĉinio kaj Tajvano. Arno Lagrange  07:31, 4. Okt 2007 (UTC)

Mi pensas, ke devas esti ĉefa artikolo Ĉinio, kiu enhavas informon pri ĈPR kaj ligilon al artikolo pri Tajvano. Do, kiel estas nun. Slavik IVANOV 07:37, 4. Okt 2007 (UTC)

Administra subdivido redakti

mi rimarkis ke estas uzata termino "ebeno" - ĉu ne temas prefere pri "tavolo"? Dominik 10:01, 12. Mar 2008 (UTC)

Ŝtatestro redakti

En la ĉina lingvo estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento, kaj la ŝtatestro de Ĉinio estas ĝuste prezidanto. Same en la rusa (kontraste al la kompatinda plimulto da lingvoj). Kaj, ĉar ankaŭ en Esperanto oni povas distingi prezidanton kaj prezidenton, ĉu ne pli taŭgus nomi la ĉiniajn ŝtatestrojn prezidantoj?

Kelkaj ligiloj: prezidanto de ĉinio, prezidento de ĉinio. — Svetko 17:27, 12. Mar 2008 (UTC)

Estiĝo redakti

Saluton. Mi ĵus legis la indikon en la informkesto pri la "Estiĝo". Tie legeblas -221. Mi dubas, ke jam en jaro antaŭ nia epoko ekzistis popola respubliko. Kiu skribis tion? Ĉu eble ulo, kiu miksas la ekziston de la unua ĉina regno kun la nuna lando? Kiu emas korekti tiun fuŝon? --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 6 Nov. 2015 (UTC)

  Farite Mi korektis la fuŝon, ĉar verŝajne tro da uzantoj pro la longega {{geokesto}} simple preterlegis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:39, 6 Nov. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ĉina Popola Respubliko".