Diskuto:Ĉina normlingvo

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Sj1mor in topic Lingva kontrolo

Neŭtraleco redakti

La artikolo enhavas 'onidire' jam komence. Poste estas du mencioj pri la malfacileco (por kiu?) de kelkaj elementoj de la lingvo kaj pri la tempo, kiun bezonas 'eksterlandanoj' lerni tion (fakte temus pri alilingvanoj, ĉar samlandanoj, kiuj estas ekzemple denaskuloj de la kantona devas kaj lerni la parolatan madarenan kaj parton de la skribata). Aliaj asertoj, kiel la graveco de bona elparolo, koncernas ĉiujn lingvojn, ne nur la norma ĉina lingvo.

Lingva kontrolo redakti

Pardonu sed ĉu "Multaj plendas pri la arbitra decido fari la mandarenan oficialaN lingvoN en 1913 kaj lokaj advokatoj rezistas al la subpremado de gepatraj lingvoj."? Sj1mor (diskuto) 16:28, 29 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ĉina normlingvo".