Diskuto:Ĝangalo (retportalo)
ĉu tio permeseblas en enciklopedia artikolo?
- "Ĉi-momente, Ĝangalo estas sendube la plej bona retejo en esperanto, kaj
- ne estas klare, kiumomente (uzu absolutan temp-esprimon)
- la citiloj (") nenie finiĝas, do ne estas klare, kie finiĝas la citaĵo, nek kiu diras ĝin!
- la konstato pri plej bona retejo estas neobjektiva; diri unu el la plej bonaj estus en ordo; ekzistas pluraj bonegaj retejoj, kaj kiu estas la plej bona el ili, "sendube" estas nur afero de persona gusto; se estus male, te. se ekzistus unu retejo kiu estus "sendube la plej bona", tio estus grava signo de subevoluiteco de interreta esperantio!!
mi petas la aŭtoron korekti la artikolon!
- "Ĝangalo E-Portalo" - Jen vortordo inversa! (Komparu: Ludoviko Onklo aŭ Onklo Ludoviko?) Kaj kial ne simple nomi ĝin Retejo Ĝangalo, kiel okazas en la artikolo? (Tiel oni cetere ankaŭ povas eviti la problemon, ĉu E- signifas Esperanto- aŭ elektronika.)
- "laboris ĝin" - tio simple ne eblas; oni povas prilabori, ellabori, perlabori, tralabori ion kaj eblas diri ke iu aŭ io laboras/is/os.
- Ĉu iu povas klarigi al mi tiun uzon de komo: "Ĉi-momente, Ĝangalo estas ..." Al mi ĝi ŝajnas stranga, sed per via helpo mi eble komprenos. --Mo
Mi konsentas al Mo, ke la gramatiko de la titolo estas ne-esperanta. Ankaŭ la komado (:-) estas … nu, interesa, sed kiu ankoraŭ zorgas pri komoj? – Umberto 23:35, 14. Aŭg 2005 (UTC)
Komencu diskuton pri Ĝangalo (retportalo)
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Ĝangalo (retportalo).