Diskuto:33 Rakontoj

Ĝermeco (stumpeco?) de la artikolo redakti

stumpo? ĉu vere, Kio vi volas pli en tia artikolo ? la tutan tekston de la libro? la tekstojn de la recenzoj (se iuj ekzistas) ? la nombroj da ekzempleroj venditaj po monate ?

---La supra nesubskribita komento lasis 194.199.79.247.

Konvenus listigi la entenatajn novelojn kaj ties aŭtorojn. (esperende iu havas ekzempleron kaj povos aldoni tian informon) Kiasence estas la eroj "klasikaj"? Aĝe? Lingve? Ĉu la apartaj noveloj verkiĝis freŝe por la kolekto, aŭ ĉu ili jam antaŭ eldoniĝis aliloke? Kie kaj kiam? Ĉu la kolekto havas temon aŭ ĉu la selektado estas hazarda? Kia estas la lingvaĵo? Ĉu konsevativa? Ĉu eksperementeca? Ĉu neologismoza? Recenzeto pri la enkonduko de Rotvik bonvenus. O'RyanW ( ) 21:29, 20. Okt 2006 (UTC)

Demandoj pri la titolo de la verko redakti

Du demandoj:
1) Ĉu la ĝusta titolo tekstas novelaronovelarto? Ambaŭ formoj troveblas per Google.
2) Ĉu en la titolo vorto esperanta temas pri la lingvo (do Esperanta majuskle) aŭ ĉu oni celas diri ke la libro mem esperas (do esperanta minuskle). Aŭ ĉu eble temas pri vortludo? Kaj la artikolo kaj la UEA katalogero tekstas minuskle. Se ili pravas, la artikolo nepre tion klarigu. O'RyanW ( ) 21:29, 20. Okt 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "33 Rakontoj".