Diskuto:Aba Sztankay

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Ceancata in topic Ĉu estas viro aŭ virino?

Ĉu estas viro aŭ virino? redakti

En la artikolo diras ke estas viro, kaj en Vikidatumo estas virino. --Ceancata (diskuto) 16:59, 11 sep. 2019 (UTC)Reply

En tiu kazo mi ja fidas al la enhavo de la artikolo mem, kaj kredas ke Aba estis vira apotekisto. Supozeble neniu ĝis nun enskribis lian sekson en Vikidatumojn, tiel ke iu programkodo ie ekuzis iun antaŭelektitan valoron, kaj hazarde tiu valoro estis "ina". Konsiderante ke hungaraj apotekistoj de la 19-a jarcento ne estas fokusa areo de Vikipedio kiu altiras amason da redaktantoj, mi konjektas ke s-ro Sztankay simple devos toleri tiun etan miskategoriigon.
(Eble iom pli da atento en Esperantujo meritas similsorta Gereltogtoĥ Dagva, kiu asertite "estis unu el plej aktivaj esperantistinoj en Mongolio (...) li partoprenis ..." Ĉu eblas helpi al tiu samideano?)
Amike, Moldur (diskuto) 17:28, 11 sep. 2019 (UTC)Reply

Dankon Moldur. --Ceancata (diskuto) 18:37, 11 sep. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Aba Sztankay".