Diskuto:Acoroj

Latest comment: antaŭ 1 monato by Tlustulimu in topic Nestado kun si mem

Kvankam mi ne estas el Portugalio, ĉu ne estus pli bone "Azoroj"?

"Acoroj" ŝajnas pli uzata. Ĝin rekomendas la landoj kaj lingvoj de Bertilo kaj mia en-eo vortaro (Wells). --Brion VIBBER

Acoroj estas pli bona ĉar fakte la nomo devenas de portugala bird-nomo (Açor), kun c kun cediljo (oni legas ĝin kiel "s" kaj ekvivalentas al la esperanta "c")

Nestado kun si mem redakti

Saluton. Mi ĵus forigis la nestadon de la informkesto kun si mem, ĉar tio ja kaŭzis duoblan aperon de informoj. Krome mi ekuzis la ĵus aldonitan trajton de dua nenomita parametro. Tial la du "geokesto"-kategorioj restis en la artikolo eĉ sen nestado de la informkesto kun si mem. La unua el la du nenomitaj parametroj influas per helpo de Lua-submodulo la fonajn kolorojn de la kaplinio, subtitoloj kaj piedlinioj. Krome ĝi ankaŭ influas la aspekton de la mapligila markilo, per helpo de alia Lua-submodulo. Tia difino ja nur unufoje eblas. - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:35, 23 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Acoroj".