Diskuto:Adrian NIKOLAJEV

Ne estas trafe paroli pri flugo, ĉar flugo okazas en aero. Montanesko

Nu, almenaŭ en la komenco kaj fino de sia vojaĝo, la kosmoŝipo estis en aero. Alternative oni povas anstataw flugoj skribi "rivoluoj (aŭ rondiroj) ĉirkaŭ la terglobo".
--VerdLanco (diskutu) 20:49, 8. Dec 2004 (UTC)
Ne rivoluo, sed orbitado, mi petas. Rivoluo estas turniĝo ĉirkaŭ propra akso. -- Pretere, al mi la rilato inter "flugi" kaj "aero" ŝajnas historia. Kial oni ne "flugu" en vakuo? Certe pilko povas flugi (ankaŭ laŭ PIV), kvankam ĝi ne havas flugilojn. Se pilko flugus en ĉambro, el kiu oni iom post iom forigas la aeron, kiam ĝi ĉesus "flugi" kaj komencus fari "ion alian"? Tia distingo por mi ne havas sencon. --ismo 22:01, 8. Dec 2004 (UTC)
Pri flugado en vakuo: mi emas konsenti kun ismo.
Pri rivoluo/orbitado: Mi unue pensis same kiel ismo, ĝis kiam mi kontrolis per PIV2. Laŭ tiu, rivoluoj estas la moviĝoj, per kiuj astroj revenas al siaj originaj pozicioj: la rivoluoj de la planedoj, de satelito ĉirkaŭ Tero, dum orbitado estas aviada termino por rondflugado ĉiam je la sama ateco super flughaveno (kaj nur tio). (Rivoluo havas ankaŭ mekanikan signifon, ĝuste kian citis ismo ĉi-supre.)
--VerdLanco (diskutu) 17:27, 9. Dec 2004 (UTC)
Vi pravas pri "rivoluo"; mi senatente legis. --Ismo 17:05, 11. Dec 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Adrian NIKOLAJEV".