Ĉu Ajsĥulo estas la plej ĝusta esperantigo de Αἰσχύλος ? Cetere kial mencii la latinan formon (Aeschylus) en esperanta artikolo pri greko ? Mi sugestas Aisĥulos (esperanta transkribo el la greka) aŭ Aisĥulo (simpla esperantigo). Sed eble mi malpravas ke la greka Αἰ estu Aj kaj ne Ai. Kion vi opinias pri tio ? Arno Lagrange  08:20, 20. Okt 2004 (UTC)

En la reto la paĝoj Esperantligvaj, kiuj parolas pri li metas "Eskilo". ajsĥulo eble gluas al la grekaj literoj, sed kiu rekonos lin sub tiu nomo ? La Vikipedia regulo esperantigi la nomojn bone konatajn kiuj jam havas agnostikajn E-ajn nomon devas opinias mi aplikiĝi ĉi tie kaj la agnoskita formo ja ŝajnas esti Eskilo. (Eliott)

En Reta Vortaro estas skribite ke "Ajskilo kreis la tragedion" (rigardu sub "kre/i"); "Eskilo" povus estis esperantigo ankaŭ de la skandinava nomo "Eskil". Ĉiukaze, ypsilon estas pli bone transliterumita per i ol per u (kies franca elparolo eble similas al la pragreka elparolo de ypsilon, sed apenaŭ la esperanta). Alfa+iota ja estas diftongo en la antikva greka (tial greka kai iĝis la esperanta kaj; la novgreka elparolo estas ke, sed tiu vorto jam havas alian signifon en esperanto). Gunnar Gällmo 13:25, 20. Okt 2004 (UTC)

Ĉu vi havas aliajn fontojn?

redakti

Mia kulpo. Mi legis nur surface la grekan formon kaj transliterigis ĝin. Mi pensis ke la unuaj vokaloj konsistigis diftongon.

Sed je la temo... Ĉu vi havas specifajn fontojn en kiuj la nomo aparas kiel "Eskilo"? Le Reta Vortaro ŝajnas citi iun fonton, sed ĝi ne specifas.

--Rick MILLER 13:46, 20. Okt 2004 (UTC)

PIV 1 havas "Esĥilo", pli proksima al la nov-greka elparolo, kaj Reta Vortaro kiel dirite "Ajskilo", do 1-1 inter tiuj formoj. La literoj ĥ kaj k ja ofte aperas paralele en esperanto, kaj mi ne scias kiam okazis la sonŝanĝo aj>e en la greka kaj latina; ĝenerale esperanto ŝajnas al mi preferi la postan sonon ("Cezaro" kaj ne "Kajsaro"), sed escepto (do nia lingvo tamen havas tiajn!) estas le tre ofta "kaj", eble ĉar Zamenhof preferis uzi "ke" laŭ ĝia latina signifo kaj ne laŭ la greka; ankaŭ la vortfinoj -aj kaj -oj havas paralelojn en la pragreka elparolo, ne en la novgreka.

Ĉiukaze, ypsilon estas laŭ ambaŭ proponoj reprezentata per i, ne u, kio laŭ mi ŝajnas pli taŭga.

Gunnar Gällmo 16:16, 21. Okt 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ajsĥulo".