Nu, jen tuj artikolo, kiu ne ekzistu. Ni jam havas artikolon Akademio de Esperanto. Ne havas multe da senco aldoni artikolojn el la Enciklopedio de Esperanto, se jam estas artikolo pri la sama temo, sed sub iom alia nomo. Kompreneble indas aldoni tiun historian detalon, kiu nun estas la sola enhavo de la artikolo Akademio al la artikolo Akademio de Esperanto.

Ankaŭ estas stranga la tema strukturo "EdE-A > Akademio". "EdE-A" ne estas tema katagorio taŭga por la Vikipedio.

Bertilow 19:19, 17. Mar 2003 (UTC)


Kial ĉi tiu artikolo ankoraŭ ekzistas? - Kriĉjo 13:27, 23. Mar 2003 (UTC)
Ĉar nek mi, nek vi, nek iu alia faris ion por forigi ĝin. Mi iom hezitas pri tiuj artikoloj el EdE, ĉu mi povas simple reredakti ilin laŭ mia propra opinio, aŭ ĉu mi iel devas respekti tiun apartan temo-kategorion "EdE". Verŝajne mi ne hezitu... Bertilow 14:58, 23. Mar 2003 (UTC)
Jen homoj! anstataŭ diskuti, kial vi ne efektivigas viajn saĝajn pensojn ? Foje estas malpli da laboro fari ol diskuti. Mi do aliigis ĉi artikolon "Akademio" al direktilo al ĉiuj akademioj. Tion kio koncernas la Akademion de Esperanto vi trovos en la koncerna artikolo. Kaj estas ankoraŭ redaktotaj artikoloj pri ĉiuj aliaj akademioj. Ek do ! --- ArnoLagrange 09:27, 25. Mar 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Akademio".