Diskuto:Aksa kliniĝo

Mi vidas, ke vi scipovas ŝanĝi la tekston ene de bildoj (ĉar vi tradukis tiun bildon el la angla vikipedio al Esperanto) !! (Mi ne scias kiel tion fari. Eble aparta programo bezoniĝas.) Eble vi povus traduki la enen tekston de aliaj bildoj, ekzemple tiuj pri la meĥanismo de Klavecino ? (Eliott)

Alinomi al Aksa klineco aŭ Aksa oblikveco aŭ Aksa kliniĝo redakti

Mi pensas ke la du terminoj de l'artikolo ne taŭgas, malbonaj estas kaj aksa dekliniĝo ĉar la verbo deklini havas negative subjektiva signifo, kaj aksa kliniteco ĉar la verbo klini estanta transitiva supozigas, ke se la akso estas oblikva estas pro ago de iu alia, dum la planedo kliniĝis per si mem; sekvas ke mi proponas la du terminojn (kongruante kun aliaj Vikipedioj) Aksa klinecoAksa oblikveco. Fakte la du substantivoj troviĝas en NPIV.--DidCORN la 11-a de majo 2018, 10:45 (UTC)

Se oni konsideras, ke Esperanto estas lingvo uzanta necesajn kaj sufiĉajn vortojn por bonkompreno, kiel ne elekti la simpligitan terminon Aksa kliniĝo? Ni kutime diras, ke la Tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso, ni do povas diri, ke la Tera kliniĝas rilate al la orto de sia ekliptiko, ekde sia aksa kliniĝo.--DidCORN la 12-a de majo 2018, 16:05 (UTC)
Farite por Aksa kliniĝo, pro neniu kontraŭdiro dum du semajnoj.DidCORN la 25-a de majo 2018, 09:45 (UTC)
Reiri al la paĝo "Aksa kliniĝo".