Diskuto:Amikumu (retejo)

Hodiaŭ la tuta Amikumu-retejo estas anstataŭita de reklamo por Viagra:
Ĉiuj adresoj kiuj startas per "www.amikumu.com" aŭ "www.amikumu.net"
portas vin tuj al http:// www . phentermine-google . com/

Mi ne scias, kiel oni sukcesis tiel ŝteli la TTT-ejon (ĉu tion ili kapablas fari al kiu ajn retejo?),
sed mi dume ne forigas la ligilon de la Vikipedio-artikolo, ĉar mi esperas, ke ĝi refunkcios baldaŭ.

--VerdLanco\(diskutu) 20:48, 2. Dec 2007 (UTC)

Mi forigis la jenan frazon de Rolo de Esperanto, ĉar ĝi simple ne veras: "Tiuj citaĵoj ŝajne montras, ke ili elektis Esperanton kiel 'ajnan' lingvon por eki la projekton, sed ke poste la angla estos iel la baza lingvo de la planata multlingva retejo."

--Chuck SMITH 07:03, 20. Okt 2008 (UTC)

"Momente ĝi estas en beta-fazo" estas ege eŭfemisma por "Ekde reta atako fine de 2007 la retejo neniam plu funkciis poste. La retzorgantoj ne informis la membrojn nek aliajn instancojn pri la stato, kaj ne reagas al demandoj - eĉ en Libera Folio.", ĉu?!

-- brilanto 18:55, 3. Mar 2009 (UTC)

Rolo de Esperanto redakti

En la paĝo estas skribite:

Kial la adresoj de la retejo estas en la angla?
Ĉar ni planas eventuale traduki la retejon multlingven.

Ni turnu la respondon kaj demandon: Ĉar ni planas eventuale traduki la retejon multlingven, tial la adresoj de la retejo estas en la angla.

Se vi ne planus traduki ilin multlingven, en kia lingvo la retejo estus? Kerio 07:21, 20. Okt 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Amikumu (retejo)".