Diskuto:Analiza Skolo

Artikolo pri la Analiza Skolo estas tre bezonata. Tamen mi opinias ĝin en la nuna formo ne sufiĉe enciklopedieca. Kio estas la esenco de la Analiza Skolo? Kiuj lingvaĵoj distingas la Analizan Skolon disde aliaj lingvaj skoloj aŭ de la "ĉiutaga Esperanto" parolata dum internaciaj renkontiĝoj, en familioj ktp.? -- Dirk Bindmann 16:53, 2. Apr 2007 (UTC)

Mi komencis kun tiu ĉi artikolo laŭ mia libera tempo. Por la momento mi rekomendas al vi la studadon de la verkoj kaj de Mimoo kaj de Rikardo Ŝulco. Laŭ miaj spertoj Esperantistoj, precipe novuloj, tre baldaŭ ekdiskutas en lingvaj demandoj, sen antaŭa studado de bazo de la lingvo. Mi ekzemple konas homojn, tre konatajn en la germana Esperantujo, kiuj ne konis la Fundamenton de Esperanto!!! Karl Heinz Schaeffer 09.07.2007

Mi jam legis kelkajn verkojn de Rikardo Ŝulco, sed ne memoras sufiĉon, ke mi mem reverku artikolon pri la Analiza Skolo.
Vikipedio ne estas forumo por propagandi privatajn opiniojn, sed enciklopedio, kiu enhavu informojn el neutrala vidpunkto. Chu iuj homoj konas au ne konas la Fundamenton, tio estas tute ekstertema. -- Dirk Bindmann 13:05, 10. Jul 2007 (UTC)

Dirk: memkompreneble ĉiu E-isto devus nepre koni la bazojn de nia lingvo. La Fundamento certe ne estas iu privata eta afero! Kaj se Mimoo aŭ Ŝulco bazas argumentojn sur la Fundamento, tiam argumentado aŭ diskuto pri la analiza skolo sen scio pri la Fundamento estas sen bazo.

Neutrala vidpunkto: ĉu oni povas vikipedii pri katolika kaj protestanta kredoj el neutrala vidpunkto? Logike ne. Same pri analiza skolo oni ne povas vikipedii. Do kion fari? Ĉion forigi pri analiza skolo, katolika kredo, protestanta kredo??

Se pri la analiza skolo preskaŭ estiĝis milito, ĉu estis verkita neniu verko, neniu artikolo de alia aŭtoro? En la listo de literaturo troviĝu iu, do ne nur verkoj de Mimoo kaj Ŝulco. Por mi la kvalito de Esperanto pli gravas ol nur la opinioj de du personoj.--Hans 19:48, 1. Jun 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Analiza Skolo".