Diskuto:Antoni Grabowski

Mi pridubas ekziston de Nowe Dobre. Ĉiu informo estas ligita al vikipedioj. Ĉu la vorto ne signifas Nova bona (io)? Eĉ en la pola vikipedio oni ne almetis la naskiĝlokon.

Mi do proponas forigi tiun necertan informon. Narvalo 14:39, 23. Mar 2006 (UTC)

Nu eble nur enkomentigi ĝis iu eltrovos la fonton. Fakte Nowe Dobre povintus esti malgranda loĝloko (ne vane oni mencias, apud kio ĝi estis). - Slavik IVANOV 17:10, 23. Mar 2006 (UTC)

Lingvaj korektoj ene de citaĵo redakti

Ĉu oni korektu ankaŭ citaĵon aŭ ĉu oni lasu ĝin ĉiam kiel tia por ne modifi la originalon? Ekzemple: en Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto (1933) troviĝas la vorto kuracigi kiu laŭvortare devus esti kuraci. --Lotic 17:10, 27. Jan 2007 (UTC)

Grabowski ne havis sufixe da mono por igi kuraciston kuraci lin. Do kuracigi estas ĝustas. Ne temas pri tio ke G. mem povis kuraci sin. Rojo 14:10, 9. Nov 2009 (UTC)

redakti

En la artikolo estas skribite: "en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto". Ĉu estas sciate, ke Zamenhof ne babilis kun sia edzino en Esperanto antaŭ tiu okazaĵo? Se ne estas certeco pri tio, la frazo devas esti vortumata malsame, por indiki ke ne temas pri certa vero. Marcos 08:57, 26. Sep 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Antoni Grabowski".