-idae -edoj redakti

Dankon por la artiklo. Por la nomo estus pli taŭga asteredoj kiel rozedoj. Oni uzas ankaŭ asteredoj en multaj artikoloj en nia vikipedio kaj en PIV (PIV 2005 paĝo 883). Amike. --pino (diskuto) 07:19, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi elektis la formon asteridoj, jam uzitan en kelkaj artikoloj ĉar 1/ pli internacia 2/ ne kolizia kun la sufikso -ed, uzata en taksonomio. Asteridoj kaj rozidoj estas kladoj ekster la oficialaj niveloj, oni do ne tro amuziĝu per "falsa sufikso" sed elektu kiel eble plej internaciajn formojn. Imagu, ke vi devas instrui pri tiuj kladoj en universitato, kion vi faru? --Miceto (diskuto) 15:44, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

 
Vi pravas Asteredoj kaj rozedoj estas kladoj ekster la oficialaj niveloj kaj mi ankaŭ por mia unua versio de filogenetika arbo mi uzis Asteridoj (proksima de la angla nomo) sed mi poste uzis asteredoj ĉar estas fontoj. 1:/ pli internacia mi ne certas oni ne uzas tie sciencan nomon sed esperantan formon, kie tradicie oni evitas -id. 2:/ Kolizio ŝajnas mi evitebla speciale se oni uzas kladon en la titolo. Klaŭdo Roux kiu faris la filogenetika arbo de la PIV estas universitata. Ankaŭ por mi la nomo ŝajnas tie ne vera problemo por instrui.--pino (diskuto) 18:15, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Asteridoj".