Diskuto:Atestantoj de Jehovo

La foto jam plu ne validas. Ili vendis tiun ĉi konstruaĵon!

Lingva batalo pri -io kaj -ujo redakti

Karaj Yvesn kaj Surfo,

antaŭ ol fari -ujo/-io-batalon ĉi tie, bv. informiĝi, kio estas la ĝenerala regulo tiurilate en Vikipedio! Principe ni prefere orientiĝu al la enhavo kaj lasu la lingvajn preferojn de niaj antaŭuloj tiel, kiel tiuj decidis. Se vi nepre preferas la -io- aŭ la -ujo-version, simple verku novan tekston, en kiu vi uzas laŭ via prefero! --Lu 10:47, 15. Nov 2008 (UTC)

Bone, mi plene samopinias. Incitadis min lastatempa agado de iu anonimulo (ekz. sub la ip-numeroj 86.199.66.42, 86.121.195.147, 90.12.76.38, 90.1.181.107, 90.25.110.73 kaj 86.214.208.180) abunde farinta ĥaosajn kaj fuŝajn ŝanĝetojn, interalie je similaj aferoj de gusto aŭ de "ismo". Mi iom forte reagis je similaspekta ago de respektinda vikipediisto. --Surfo 16:40, 16. Nov 2008 (UTC)
Neniu problemo - homoj estas homecaj... Do eble pace interkonsentu kun Yvesn. Aŭ laŭ ĝenerala politiko de VP, se tiu ekzistas ĉi-rilate. --Lu 23:05, 17. Nov 2008 (UTC)

Atestado en/per Esperanto redakti

Mi preskaŭ certas, ke en Biblioteko Culbert troviĝas iu Atesta literaturero, kaj mi opinias, ke ĝi ne estas Milionoj. Se mi retrovos ĝin, mi skanos ĝin kaj aldonos kiel bildilustraĵo por tiu alineo. --Haruo 18:27, 9. Jan 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Atestantoj de Jehovo".