Titolo kaj historio redakti

Saluton. Mi ĵus trovis la triopon Aulne (rivero), Rivero Aulne kaj Aulne en la kontribuoj de Xian. Kiel mi "riparu" la historion ĉe duobla malĝusta nomŝanĝo? Krome mi ne certas, ĉu la aktuala titolo estas ĝusta. Ĉu mi uzu la plej malnovan artikolon kiel bazon por ĝusta alinomigo aŭ ĉu mi faru nenion, ĉar la ĉefa redaktinto estis Xian? Ĉu la nuna titolo restu? --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 12 Dec. 2012 (UTC)

Jen klarigo pri la historio de tiu afero.

  • Unue mi kreis la paĝon "rivero Aulne", tio ŝajnis tempoŝpara ĉar mi povis uzi la nomon de la paĝo rekte en frazo
    la [[rivero Aulne]] ne estas tre longa
    .
  • Due, kiam mi kreis la kategorion "Riveroj de Finistère", tiam mi malkovris ke mia maniero deklari riveron metus ĉiujn riverojn post la litero R ĉar ĉiuj nomoj komenciĝus per "rivero ..." do estas pli bone meti la propran nomon de la rivero antaŭe, do tio fariĝis "Aulne (rivero)":
    la rivero [[Aulne (rivero)|Aulne]] aŭ la [[Aulne (rivero)|rivero Aulne]] ne estas tre longa
    .
  • Trie, pro la fakto ke oni devas tajpi preskaŭ duoble pli da signoj, mi alvenis al uzo de nur la nomo de la rivero, tio estas Aulne, kiam ne estas konfuzebleco kun alia signifo, por ekzemplo urbo. Tiel oni povas tutsimple skribi, minimumigante la nombron da tajpotaj signoj:
    la rivero [[Aulne]] ne estas tre longa
    Nur kiam estos alia signifo por la sama propra nomo mi uzos
    La rivero [[xxxxx (rivero)|xxxxx] estas longa kaj la urbo [[xxxxx (urbo)|xxxxx]] situas ĉe la rivero

Tamen, oni devas konservi la alidirekton de "Aulne (rivero)" kaj "Rivero Aulne" al "Aulne" por faciligi la uzon de aliaj aŭtoroj en aliaj paĝoj.


Tial mi opinias nun ke "Golfeto de Audierne (Bretonio)" ne estas bona titolo de paĝo, ĉar mi neniam povos meti tiun nomon en teksto, kaj do pli bona solvo estus "golfeto de Audierne" ĉar mi povus uzi ĝin rekte en frazo kia:

La [[golfeto de Audierne]] etendiĝas inter la du kaboj nomataj...

Tio estas ĝenerala rimarko: nomo de paĝo kun io interkrampe neniam estas rekte uzebla en vikipedia paĝo do estas evitinda kiam eblas!--Xian (diskuto) 20:31, 13 Dec. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Aulne".