Diskuto:Avo Frosto

La paĝo asertas, ke la virto estas:

[...] nomata Avo Frosto en Esperanto [...]

La esprimon "Avo Frosto" tamen ne konas la Nova PIV, kaj mi apenaŭ ofte renkontis ĝin en Esperanto. Pli ofte mi renkontis la nomon "Sankta Nikolao". Ankaŭ uziĝas foje "la Kristnaska Viro", kaj eble ankaŭ iuj aliaj variantoj.

De kie la ideo, ke la Esperanta nomo estas "Avo Frosto"?

Efektive la origina versio de tiu figuro estas "Sankta Nikolao" - efektiva historia persono (sanktulo), kiun tamen la popoltradicioj sufiĉe aliformigis. La nomo "Avo Frosto" estas bazita sur la Rusa versio de tiu figuro, kaj tiu Rusa figuro estas adapto de la okcident-Eŭropa "Sankta Nikolao". Tial en Esperanto pli taŭgas nomi lin laŭ la pli origina formo, "Sankta Nikolao", kiu ankaŭ estas pli internacia.

Bertilo WENNERGREN

=> Bone. Bonvolu ŝanĝi ĝin. Mi ŝanĝos ĝin poste se vi ne faru tion. Vi certe estas pli sperta Esperantisto ol mi. Eble ni farus alidirektojn? Dankon. --Scott REDD


Bone, mi ŝanĝis. Mi provis konservi la tekston pri Avo Frosto, enmetante ĝin en la artikolon pri Sankta Nikolao. Espereble mi ne tro fuŝis. Bertilo WENNERGREN

Sankta Nikolao NE estas okcidenteŭropa, kiel asertite. Ĝi estas nordeŭropa ! En Francio (escepte Alzaco kiu havas germaniajn tradiciojn) oni tute ne celebras Sanktan Nikolaon (festo je la 6a de decembro, ne 25a de decembro),kaj estas la sama afero en la sudeŭropaj landoj kiel Hispanio aŭ Italio. Eble "Avo Frosto" ne estas la plej taŭga nomo por tiu personaĵo, sed Sta Nikolao ankaŭ ne estas neŭtrala kaj referencas al specifa kulturo, tiu de la nordeŭropaj kaj anglo-saksaj landoj.


Nun ne aperas en la artikolo io pri okcidenteŭropeco de Sankta Nikolao. Ĉiuokaze "Sankta Nikolao" estas la origina nomo de la figuro. En iuj landoj oni prenis tiun saman figuron, kaj donis al li alian nomon, ekz Père Noël. Tiusence "Sankta Nikolao" estas la plej neŭtrala nomomaniero. Krome, pro Usona influo, nuntempe Sankta Nikolao estas preskaŭ tutmonda figuro, eĉ en ne-Kristanaj landoj oni festas Kristnaskon, kaj umas pri Sankta Nikolao. Bertilo WENNERGREN


Jes ja, estas io pri okcidenteŭropeco de Sankta Nikolao, ne en la artikolo sed ĉi-supre en la diskuto : "...kaj tiu Rusa figuro estas adapto de la okcident-Eŭropa "Sankta Nikolao". Krome mi pardonpetas, sed almenaŭ en Francio, Sankta Nikolao (Saint Nicolas) kaj Père Noël NE estas la sama figuro. Sanktan Nikolaon oni celebras je la 6a de decembro, kaj tiu tago estas tute normala tago (escepte en Alzaco) sen ia ajn festo. La Père Noël-on oni "celebras" la 25an de decembro, kiel kristnaska viro. Se vi parolas al Francoj pri Sankta Nikolao, ili komprenos, ke vi parolas pri tiu sanktulo, sed tute ne pri la Kristnaska Viro. Mi ankaŭ scias, ke en Nederlando oni celebras Sanktan Nikolaon la 6an de decembro, sed NE je Kristnasko. Do en kelkaj landoj (mi konas almenaŭ du el ili) Sankta Nikolao kaj la Kristnaska Viro (kun diversaj nomoj) ne reprezentas la saman figuron. ... Nu, se ĉiuj konsideras, ke "Sankta Nikolao" estas la plej taŭga nomo, mi ne staras kontraŭ tiu opinio ! Mi nur volas esprimi, ke ĝi ne estas tiom neŭtrala ! :-)


almenaŭ en Francio, Sankta Nikolao (Saint Nicolas) kaj Père Noël NE estas la sama figuro. Sanktan Nikolaon oni celebras je la 6a de decembro, kaj tiu tago estas tute normala tago (escepte en Alzaco) sen ia ajn festo.

Ankaŭ en Germanujo estas du malsamaj figuroj, kun malsamaj nomoj: La 6an de Decembro venas Nikolao, kaj je Kristnasko venas La Kristnaska Viro, ambaŭfoje la koncerna maljunulo alportas donacojn. Sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke ambaŭ historie estas versioj de la origina Sankta Nikolao.

En Svedujo Sankta Nikolao konfuziĝis kun la tradicia koboldo, tomte. Ĉiu bieno havis sian koboldon, kiu estis iom danĝera figuro, sed kiu ankaŭ protektis la bienon (se oni bone traktis la koboldon). La donacojn alportis aŭ la Kristinfano, aŭ la Kristnaska (Jula) virboko. Poste, pro influo de la kontinenta Sankta Nikolao, oni dungis Nikolaon por tiu rolo, eknomante lin Jultomten, = "la Kristnaska (Jula) Koboldo". Sed tamen temas, el historia vidpunkto, pri la sama viro: Sankta Nikolao. En Finnlando okazis same, sed oni konservis la nomon "Kristnaska Virboko" (Joulopukki, Julbocken) - jes, ili uzas la vorton "virboko" parolante pri virhomo!

Do, kiam oni parolas tute ĝenerale pri tiu ĉi figuro, ne precizigante iun certan version de li, oni - laŭ mi - nomu lin precipe "Sankta Nikolao", ĉar tio estas la origino de la tuta konfuza afero. Tamen, se oni parolas specife pri iu el la multaj variantoj, oni povas uzi aliajn nomojn. Ekz. parolante en Esperanto specife pri la Germanaj tradicioj, oni devas - por entute esti komprenata - distingi inter "(Sankta) Nikolao" kaj "La Kristnaska Viro".

Ĉiuokaze, la ĝenerala priskribo de la tuta afero devas - laŭ mi - en la Vikipedio situi ĉe "Sankta Nikolao". Detalajn priskribojn de diverslandaj variantoj, oni povas loki en apartaj artikoloj. Ĉu iu efektive opinias alie?

Bertilo WENNERGREN


Vi tute pravas Bertilo !!!! Bone !!


Nu, oni ankaŭ povus adopti alian nomon, kiel Patro/Paĉjo Kristnasko aŭ io simila


Jes, por tiaj ĉi figuroj vivu la kreemo kaj la multaj nomoj. Do, apud Sankta Nikolao, ankaŭ "Patro Kristnasko", "Sanĉjo" k.a. esprimoj povas tute bone uziĝi. Bertilo WENNERGREN

---

21-a de decembro 2009:

Malgraŭ ke la diskuto pri "Avo Frosto" jam tiom malnovas, jen artikolo pri li tute nova okaze de la jarfino:

Mi pardonpetas, ke "Avo Frosto" estas io tute alia ol "Patro Kristnasko" - oni povus diri "la malo"... do ateisma kontraŭaĵo al la kristaneca koncepto de kristnaska simbolo: Bonvolu vidi la artikolon.

ThomasPusch 17:20, 21. Dec 2009 (UTC)

---

Necesas unika Esperanta nomo; kaj Avo Frosto estis elektita. (Vidu Skribu al Avo Frosto en Esperanto sur la retejo de la Esperanto-societo kebekia) IJKL 19:12, 20. Jan 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Avo Frosto".