Diskuto:Belorusa lingvo
Ĉi la specimeno uzata («Patro Nia / Ojĉa naŝ») bone konformas la principon de neŭtraleco? Laŭ mi, ne, tio estas kristana propagando. Ĉu ne estus pli bone doni, diru:
Усе людзі нараджаюцца свабоднымі і роўнымі ў сваёй годнасьці і правох. Яны надзелены розумaм і сумленьнем і павінны дзейнічаць у адносінах адзін да аднаго ў духу брацтва. --Gabix 08:46, 10. Aŭg 2005 (UTC)
- Jes, vi pravas, sed
"Patro nia" aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco.
--Zmitro 08:51, 10. Aŭg 2005 (UTC)
- Tia tradicio sendube fortempiĝis. Krome, por la belarusa «Patro Nia» — feliĉe — ne estas ĉefa, des pli ununura teksto. --Gabix 12:58, 10. Aŭg 2005 (UTC)
belo/bela redakti
Laŭ Guglo:
- "belorusa lingvo" -> 1140
- "belarusa lingvo" -> 62
Mi dubas pri la saĝeco ŝanĝi la tutan Vikipedion de 'belorus-' al 'belarus-' laŭ la prefero de kelkaj unuopuloj. Lingvano 20:00, 9. Sep 2006 (UTC)
BelArusa lingvo redakti
Karaj samideanoj, bonvole argumentu al mi, kial vi tradukas nomojn de Belaruslando el rusa lingvo, sed ne el belarusa lingvo? Belaruse estas "БелАруская мова"? Kial vi tiam tradukas "BelOrusa lingvo"? --Васіль Шэлехаў (diskuto) 13:07, 23 Jul. 2012 (UTC)
Nu, "belarusa lingvo" sonas kiel "bela rusa lingvo". "Belorusa lingvo" estas malpli konfuza. Bonvolu pardoni, se tiu argumento estas tro praktika kaj ne sufiĉe naciisma-ideologia! Lingvano (diskuto) 13:16, 23 Jul. 2012 (UTC)