i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Šelechaŭ!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:56, 27 Jul. 2012 (UTC)

Mi faris korektojn en la artikolo. Bona artikolo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:56, 27 Jul. 2012 (UTC)

Dankon. Sed mi ne plene konsentas kun via esperantigo de la nomo de Sannikaŭ. La fakto estas ke kun ĉi ortografio de la nomo (Sanikovo), ĝia prononco estas tre malsama de la originala prononco --Vasil Ŝeleĥaŭ (Васіль Шэлехаў) (diskuto) 01:28, 28 Jul. 2012 (UTC)
Kelkaj alilingvaj artikoloj nomiĝas "Sannikov". Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 01:41, 28 Jul. 2012 (UTC)
Tiel estas skribite en artikoloj kiuj estis tradukitaj el la rusa (sed ne el la belarusa) Vikipedio--Vasil Ŝeleĥaŭ (Васіль Шэлехаў) (diskuto) 02:02, 28 Jul. 2012 (UTC)

Eo-3 redakti

Saluton, mi vidis vian belaruslingvan uzantpaĝon kaj mi surprizis kiam vi diris ke vi parolas fluan aŭ altan nivelon de Esperanto. Fakte, vi parolas mezan nivelon, ĉar ni ankoraŭ korektas viajn oftajn erarojn. Sed ne malesperu, restas kelkaj aferetoj lerni kaj vi estos preskaŭ ĉampiono en la lingvo. :-) Bonvenon ĉe ni kaj ni esperas ke vi daŭru viajn kontribuojn ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 01:33, 27 Jul. 2012 (UTC)

Malesperantigo de titoloj redakti

Kiam vi malesperantigas la titolojn de la artikoloj ? Ni parolas Esperanton, ne la belarusan aŭ aliajn lingvojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 19:33, 29 Jul. 2012 (UTC)

Ĉar mi rigardis la artikolojn pri Barack Obama, Lech Kaczyński, Angelina Jolie... kaj mi vidis, ke la nomoj de tiuj homoj estas skribitaj laŭ la originala formo--Vasil Ŝeleĥaŭ (Васіль Шэлехаў) (diskuto) 20:07, 29 Jul. 2012 (UTC)
Sed se la nomo estas esperantigita, ne malesperantigu. Simple alidirektu la originan nomon de la persono al la esperantigita nomo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:07, 29 Jul. 2012 (UTC)
Klare, mi transportigos la artikolojn malantaŭen. Dankon.--Vasil Ŝeleĥaŭ (Васіль Шэлехаў) (diskuto) 23:57, 29 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. Mi komencis korekti tiun vian artikolon sed trovis nekomprenaĵon co-seĝo. Ĉu vi celis kun anstataŭ co, kiu estas prefikso en aliaj lingvoj, sed ne en Esperanto? Pri seĝo mi (kaj PIV) komprenas meblon, do, ĉu vi celis "estro" aŭ "sidejo" aŭ kion? Se vi skribas nomon de partio ĉiuj ties vortoj estas majuskle inklude Belarusa.--kani (diskuto) 11:29, 31 Jul. 2012 (UTC)

Mi korektis la artikolon. Se mi eraris kontraŭ via volo, bonvolu reagi.--kani (diskuto) 11:33, 31 Jul. 2012 (UTC)