Angelina Jolie

usona aktorino nun vivanta en Britio

Angelina JOLIE (naskiĝis la  4-an de julio 1975(nun 1975-07-04) en Los Angeles, Kalifornio; vere Angelina Jolie VOIGHT) estas usona aktorino nun vivanta en Britio. Ŝi estas filino de aktoro Jon Voight kaj aktorino Marcheline Bertrand.

Angelina Jolie
Oskar-premiito
Persona informo
Angelina Jolie
Naskonomo Angelina Jolie Voight
Naskiĝo 4-an de junio 1975 (1975-06-04) (48-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Religio neaktiva katoliko vd
Lingvoj anglausona anglakmera vd
Loĝloko Los-Anĝeleso • Palisades vd
Ŝtataneco UsonoKamboĝo vd
Alma mater Beverly Hills High School • Universitato de Novjorko • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Tappan Zee High School vd
Familio
Patro Jon Voight vd
Patrino Marcheline Bertrand vd
Gefratoj James Haven vd
Edz(in)o Jonny Lee Miller • Billy Bob Thornton • Brad Pitt vd
Amkunulo Jenny Shimizu • Brad Pitt vd
Infanoj Shiloh Jolie-Pitt • Knox Jolie-Pitt • Vivienne Jolie-Pitt vd
Parencoj Chip Taylor • Barry Voight • Maddox Jolie-Pitt • Zahara Jolie-Pitt • Pax Jolie-Pitt vd
Profesio
Okupo modeloaktorofilantropo • filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoro • voĉaktoro • scenaristo • taglibristo • ĝenra aktoro • televida aktoro • produktoro • kinisto • humanitaristo • plenuma produktoroverkisto • modmanekeno • filma scenaristo vd
Laborkampo filmo • karitato vd
Aktiva dum 1982– vd
Verkado
Verkoj Angelina Jolie filmography ❦
Gia ❦
Girl, Interrupted (filmo) ❦
Changeling vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia debuto okazis en aĝo de 5 jaroj, kiam ŝi kun la gepatroj ludis en la komedio Lookin' to Get Out de Hal Ashby. Baldaŭ post tio ŝiaj gepatroj divorcis kaj Angelina plenkreskis ĉe la patrino Marcheline en Londono, Novjorko kaj Los-Anĝeleso. En la aĝo de 11 ŝi vizitis en Novjorko la faman instituton Lee Strasberg Theatre Institute. Ŝi kiel 16-jarulino modelumis, enskribis sin en la Universitato por filma kurso kaj aperis en diversaj teatraĵoj. Finfine ŝi translokiĝis al Los Angeles, kie ŝi ludis en la Met Theatre Group.

Angelina kunlaboris en 1993 kaj en 1995 en du filmoj, kiuj ricevis akrajn kritikojn, sed ŝi ŝajnis la sola laŭdita rolanto. Dum la filmigo ŝi konatiĝis kun Jonny Lee Miller kaj ili geedziĝis, sed post 34 monatoj jam divorcis. Ŝi rolis en la Rolling Stones-videoaĵo Anybody Seen My Baby kaj iĝis konata. Ŝi ricevis por sia rolo kiel Cornelia Wallace en la televida filmo George Wallace Emmy-nomumon, kaj Golden-Globe-on kiel la plej bona flankrolulo. En 1998 rolas ŝi la iaman topmodelon Gia Carangi en Gia kaj ravas la kritikojn kaj la publikon per esprimplena ludo kiel drogaĉ-dependa ambaŭseksulino. Ŝi ricevas Golden-Globe-on kiel plej bona ĉefrolulino kaj plian Emmy-nomumon.

En 1999 okazas denova turnopunkto en ŝia kariero per psiĥodramo Girl, Interrupted; ŝi ludas la rolon de nervoklinika pacientino tiel konvinke, ke ŝi ricevas por tio Oskaro-n pro la plej bona flankrolo kaj Golden-Globe-on. En 2000 ŝi ludas kun Billy Bob Thornton en Pushing Tin. Iom post tio ili geedziĝas, sed pli poste divorcas.

Ŝia unua ĉefrolo estis en kinofilmo apud Denzel Washington. Per korpointensa rolo de Lara Croft laŭ la videoludo Tomb Raider en 2001, Jolie jam enskribis sin en la filmhistorion. Ŝi formas en la filmo unue supervirinon.

En 2004 la gazeto Esquire elektas ŝin la plej seksalloga virino.

Ekde 2001 ŝi estas ambasadorino de UNHCR, kaj ŝi skribis libron pri la travivaĵoj dum la laboro por UNHCR. Ŝi adoptis knabon el Kamboĝo en 2002 nomata Maddox. Ŝi cetere pli kaj pli sentas sin proksime de Azio kaj, tamen usonanino, transloĝiĝis al Anglio.

Esti dolore spertinta du malbone finiĝintajn amrilatojn, Angelina en 2004 laŭdegis fraŭlinecon : Esti fraŭla patrino, estas benego! Ekde nun, miaj koramikaj rilatoj kaj mia familia vivo estos apartigitaj, sed komence de 2006, ŝi montriĝis akompanata de Brad Pitt. Ili konatiĝis en la detektiva komedio Mr. & Mrs. Smith.

Filmaro redakti

 
Angelina Jolie dum la prezentado de Alexander
 
Angelina Jolie kun senatano Dick Lugar

Televido redakti

Jaro Titolo Rolo
1997 True Women Georgia Lawshe Woods
1997 George Wallace Cornelia Wallace
1998 Gia Gia Carangi
2010 Kung Fu Panda Holiday Master Tigress (voĉo)

Muzikvideoj redakti

Jaro Titolo Artisto
1991 "Alta Marea (Don't Dream It's Over)" Antonello Venditti
1991 "Stand by My Woman" Lenny Kravitz
1992 "Wonderin" Widespread Panic
1993 "Everyday" The Lemonheads
1993 "Rock and Roll Dreams Come Through" Meat Loaf
1997 "Anybody Seen My Baby?" The Rolling Stones
2003 "Did My Time" Korn

Eksteraj ligiloj redakti