Demando al norvegoj: Hm, ĉu Bokmål estas nur skribolingvo? Certe oni povas diri, ke la plej multaj norvegoj parolas dialekton, ĉu ne? Tamen ekzistas dialektoj, kiuj estas tre bokmålaktig (feliĉe por la eksterlandanoj) kaj aktoroj, parolistoj, instruistoj ktp. kiuj ja parolas bokmål, aŭ ĉu mi eraras? Eble mi esprimiĝas tre laike, sed interesas min la demando. Ho, mia kor', ĉu mi klopodis lerni lingvon, kiu ne ekzistas? (Mo)

Nur en la plej plej norda Norvegio oni parolas ion kio similas al pura bokmål, eble ĉar tie oni jam delonge instruas la norvegan kiel fremdlingvo (al la sameoj, kiuj ankaŭ siajn proprajn lingvojn), sed la akĉento tuj malkovras, ĉu temas pri nordnorvego aŭ pri profesia aktoro/radioparolisto. Do, mi dirus, ke bokmål estas ĉefe skriba lingvo. Instruistoj certe ne parolas bokmål, krom eble kelkaj instruistoj pri la norvega por alilingvanoj.
Sed ĉiuj norvegaj dialektoj ja similas pli al bokmål (kaj al nynorsk) ol al iu ajn alia lingvo.
--VerdLanco\(diskutu) 17:47, 8. Apr 2005 (UTC)

Shtonchjo (diskuto) 09:42, 29 Aŭg. 2013 (UTC) Kiel esperantigi la vorton? Mi proponas "Bokmaala"

Reiri al la paĝo "Bokmål".