Ĉu la vorto trepano estas ĝusta? En NPIV mi trovas "bori" kaj "borilo". Tie "trepano" estas "kirurgia turnborilo...". --Hans 12:16, 19. Apr 2008 (UTC)

Estimata Hans, vi pravas, trepano havas alian signifon, mi ŝanĝos la titolon al borpinto, kiel indikata de PIV (Vd http://vortaro.net/#bori). --DidCORN 19:16, la 8-a de junio 2013 (UTC)

Saluton, Hans kaj DidCORN. Mi ĵus kreis el la antaŭe malplena trepano novan artikoleton kaj alinomigis ĝin al trepanado. Tio ebligis meti intervikiajn ligilojn per Vikidatumoj. La alilingvaj artikoloj ĉefe temas pri la ago, ne pri la ilo. Mi pensas, ke estus bone, ke ni faras same. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:00, 8 Jun. 2013 (UTC)
Saluton Tlustulimu pri bone alidirekti la terminon trepano, sed provizore. Fakte mi preparas apartan artikolon pri trepano kiel ilo, ĉar laŭ PIV trepano estas aparato por bori ŝakton en roktavolo; estas ankaŭ aparta artikolo en aliaj lingvoj pri tia ilo. --DidCORN 13:16, la 9-a de junio 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Borpinto".