Diskuto:Bratislavo

Malelstarigo redakti

La artikolo perdis elstaran statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 22:31, 30 Jan. 2013 (UTC)

Rimarkoj redakti

Mi parolus pri kinejoj anstataŭ pri kinoj.

Krome pri Sankta Marteno anstataŭ sankta Martin aŭ Martino.

Kial ne mencii ion pri E-o, iama vivo, kongreso de SAT kaj konferenco de ILEI antaŭ malmulte, ktp.?

--Kanikanikani 21:35, 13. Aŭg 2007 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

Proponita de --Petr Tomasovsky 17:55, 4. Aŭg 2007 (UTC)

  • Por
  1.   Por: Bona, matura kaj ampleksa artikolo. Alaŭdo ۩ 12:07, 9. Aŭg 2007 (UTC)
  2.   Por: kvankam restas miaopinie tro da ruĝaj ligiloj. Thomas Guibal 08:05, 16. Aŭg 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

Kial anglalingvaĵoj? redakti

Kial estas anglalingvaĵoj sub kelke da la bildoj? Ekzemple: "Aĉetcentrejo Polus City Center"? --Niko, 17:12, 31 Maj 2008 (UTC)

La konstruaĵoj kaj aliaĵoj tiel nomiĝas. Vidu ekz. Westend Tower - nomo de slovaka alteckonstruaĵo. Do, kvankam ili ŝajnas anglalingvaĵoj, tio estas ilia nomo. Petr Tomasovsky 10:07, 26. Okt 2010 (UTC)

Netaŭga foto redakti

Mi forprenis netaŭgan bildon el persona renkontiĝo de kelkaj personoj. Oni ne kreu el vikipedio aŭ el kelkaj paĝoj ian personan albumon. Oni poste povus aldoni bildojn el diversaj agadoj kun priskribo ekz.: Rigardu, kian fiŝon mi kaptis... Jujijo 07:55, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Bratislavo".