Diskuto:Bruselo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Kani in topic Havendaj artikoloj

En via artikolo vi uzis "Teatro de la Mono" kaj ĉe vidindaĵoj "Reĝa Teatro de la Monfarejo". En Esperanto oni kutimas uzi kunmetitajn vortojn. Ĉu vi konsentas ke mi ŝanĝu en ambaŭ lokoj per "Monteatro", ĉar mi intencas enŝuti artikolon kun titolo "La reĝa Monteatro". —La komenton aldonis, sen subskribo, Ivodurwael (diskuto • kontribuoj)

Mi ne spertas pri la teatro, tamen via propono ja ŝajnas tute en ordo, el lingva vidpunkto. Amike, --WinstonSmith 09:46, 2. Jun 2010 (UTC)

pri novaj tendencoj en Bruselo ... redakti

Maturaj por Vualo - ruinigi turistoj. El Verkerssicherheit kialoj. Jes, durchgeknalte Maniak shat el pafilo kaj provu Vualo - turistoj, kelkfoje, ramen de la ponto. Tiel, ĝi estas pli sekura biciklo - fari Gumi rompita.1-DGT694 (diskuto) 14:54, 6 Jun. 2014 (UTC)

Havendaj artikoloj redakti

Delonge mi metis averton en la Diskutejo pri la fakto ke Brusela Ĉefurba Regiono estis enmetita en la listo de Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, dum la artikolo Bruselo ne. En tiu listo estas multaj tutmondaj ĉefurboj kaj neniu metropola regiono. La regiono ne havas ampleksajn artikolojn en aliaj lingvoj, dum la artikolo pri Bruselo jes. Do, estos pli facile plialtigi ĝin al alta kategorio ol la artikolon pri la regiono. Mia logika averto estis preteratentita kaj forigita kiam pasis tempo kaj neniu reagis. Fakte apenaŭ iu reagas pri tiu listo. Nun mi refaras la trairon de la tuta listo plialtigante ilin el la 2a al la 3a kategorio. Mi faris ĉion kion mi povis en la literoj A kaj B, kie restas nur tiu artikolo. Do, mi prenas liberecon por ŝanĝi la markon el Brusela Ĉefurba Regiono al Bruselo. Tiun artikolon mi plialtigos al la 3a kategorio, la alian ne.--kani (diskuto) 01:06, 27 jul. 2018 (UTC)--kani (diskuto) 01:06, 27 jul. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Bruselo".