Diskuto:Cambridge (Usono)

Mi ne vere scias kien enmeti ĉi diskuton, eble je Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj, sed tiu jam plenplenas do tial ĉi tien ĉi...

Ekfrapis min, ke ni havas logikan problemon pri homonimaj geografiaĵoj: Kiam du titoloj riskas "kolizii", ni ja kreas apartigilon, en kiun ni metas pluligilojn parantezaĵohavajn. Bonega ekzemplo estas Esperanto (gazeto), kie "gazeto" klarigas ke estas gazeto, kaj ne la lingvo mem. Do, laŭ tiu logiko ejo kiel Cambridge (Usono) devas esti .... Usono! Ideale kaj ĝustalogike tiaj geografititoloj devus esti "Cambridge (Urboj en Usono)", "Cambridge (Urbo en Marilando)" ktp. Ĉu ni akceptu la logikan trompon, kia nun regas? Bab 12:51, 27. Nov 2003 (UTC)


Min tute ne ĝenas Esperanto (gazeto) kaj Cambridge (Usono) eĉ se la semantika rilato ne estas la sama. Por mi simple temas pri necesa precizigo kiu ĉiukaze povas esti aparta sed sufiĉa por distingi du samtitolaĵojn. Arno Lagrange 13:28, 27. Nov 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Cambridge (Usono)".