Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj

(Alidirektita el Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj)
Latest comment: antaŭ 8 monatoj by Moldur in topic Nomoj de historiaj personoj

Arkivoj
Arkivoj

Pri "Transliterumo"

redakti
  • Por la Tajvana: Bopomofo

Mi pensas, ke ĉi tio estas simpla eraro: bopomofo estas nerilata ĉi tie ĉar ĝi ne estas latiniga sistemo. Oni baze uzu pinyin-on por ĉinlingvaj fontaj vortoj krom se la vorto estus konata de alia latinliterumo. Ĉar ĉi tio estas oficiala regulo en E-Vikipedio, mi volas aŭskulti la konsilon de administranto pri forigi ĉi tiun sentencon.

  • Por la Japana: Hepburn’’

Kiom da potenco havas la regularo skribita ĉi tie? Ĝi diras uzi "Por la Japana: Hepburn"-on. Do, ĉu oni povas alinomigi tutajn artikolojn de japana-relataj artikoloj, kiuj estas nomigitaj de ne-oficiala metodo? Ĉi tiu estas alia ol la diskuto pri esperantigo de la koncernaj lingvaj vortoj aŭ ne. Mi opinias, ke ni bezonas plu detalajn regulojn por la transskribado. Estas klarifo en PMEG ke:

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la koncerna lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan laŭ la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esperanta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona.

Vikipedio estas skribata enciklopedio. Rekono de la skriba formo estas konsiderata grava. Do, oficialaj aŭ ofte uzataj manieroj, kiel Transskribo Hepburn en japanaj stacidomoj, Hanyu Pinyin en ĈPR, ktp. estas prefebraj pli ol esperantoliteruma transskribo sen interkonsento por reguli la nomado de vikipedio (vd. Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton). Do, mi ne kontraŭas la nunan regulon sed oni aldonu tiel kondiĉoj kiel,

  • Tamen, kiam japanaj homo aŭ aro jam deklaris ilian nomon kun latin-alfabeto, vikipediistoj ne povas ŝanĝi la literumon sen antaŭdiskuto (eĉ se ili estus Kunrei aŭ Esperanto-alfabeta). Plue, ne estas ĝuste ŝanĝi la nomon jam esperantigitan oficiale aŭ motriatan en esperanta vortaro.

Dankon por legi ĝin, --Salatonbv (diskuto) 03:14, 21 Jun. 2013 (UTC)

Kvankam la sekva sekcio unufoje estis kreita, la daŭro de ĉi tiu diskuto estas en Vikipedio:Diskutejo (kun la sekcititolo: Latiniga maniero por titoloj de artikoloj). Kiam tio estos malnoviĝinta, ĝi estos en la Vikipedio:Diskutejo/Arkivo, kaj bonvolu uzi ĉi tiun diskutopaĝon por denove rekomenci la diskuton pri la sekcio en Vikipedio:Titoloj de artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 21:18, 6 Jul. 2013 (UTC)

  Farite La diskuto finis. Nun la nova sekcio estas VP:TA#Nomoj kaj vortoj de aliaj skribsistemoj. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 00:15, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Nomoj de monatoj…

redakti

estu skribitaj kun majuskloj laŭ PMEG 15.01 § 35.5 p. 556, ĉar “Monatonomoj estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo„. Mi ŝatus scii kiel kaj kiam okazis la decido uzi minusklojn en Vikipedio. Kiu scias tion, kaj kial? — Aleks ANDRE (diskuto) 05:49, 18 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Bestaĉo aŭ monstro ?

redakti
(...) sensufiksajn titolojn antaŭ sufiksohavaj: artikolo je besto, redirektado je bestaĉo--->redirektas al aŭ 'je'(?) 'MONSTRO' !--Alifono (diskuto) 15:54, 12 maj. 2018 (UTC)Reply

Nove Proponata Regulŝanĝo

redakti

Mi starigis novan proponantan regulŝanĝon. Bonvolu voĉdoni kaj komenti. -Osho-Jabbe (diskuto) 03:20, 14 mar. 2019 (UTC)Reply

Realaj kaj fikciaj personoj

redakti

En Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Titoloj estas skribite:

 
 Titoloj

Ĝenerale la titolo de artikolo pri persono ne enhavu titolojn (nom-aldonaĵojn) de la persono (kiel Papo, Reĝino, Caro, Pastro, Sir, DamoDon):

Tiaj titoloj tamen ja estu menciataj en la artikolo mem. 

Tio estas tute bona por realaj personoj, sed la ekzemploj enmiksas tute alian kategorion: Fikciaj personoj. Por ili validas tute aliaj reguloj.

Mi proponas pliprecizigi kaj pliampleksigi la tekston tiel:



Titoloj

redakti

Realaj personoj

redakti

Ĝenerale la titolo de artikolo pri persono ne enhavu titolojn (nom-aldonaĵojn) de la persono (kiel Papo, Reĝino, Caro, Pastro, Sir, DamoDon):

Malofta escepta kazo estas religia aŭ artista nomo kiu havas titolon kiel nemalhavebla parto, ekz-e Abbé Pierre, Patrino Teresa, Frato Roger, Don Bosco; Lady Gaga, DJ Abdel, Dr. Alban.

Fikciaj personoj

redakti

Artikolo pri fikcia persono havu la nomon per kiu la fikciulo estas plej ofte konata. Tre ofte tiu nomo enhavas titolon, ekz-e:

Ofte ilia "civila" nomo estas malbone aŭ tute ne konata, ekz-e "Archibald Haddock". Se konata, ĝi estu menciata en la artikolo mem.

La ĉefrolulo de iu verko (libro, filmo, bildstrio, televida serio, ...) ofte havas la saman nomon kiel la verko mem, ekz-e Don Kiĥoto, Doctor Who. Tiam unu sama artikolo ofte servas samtempe kiel artikolo pri la rolulo kaj kiel artikolo pri la verko, sed oni uzu malsamajn alfabetigojn por malsamaj kategorioj. En kategorioj pri verkoj, la alfabeta ordigo estu laŭ la plena artokolnomo:

[[Kategorio:Hispanlingvaj romanoj|Don Kiĥoto]]

[[Kategorio:Britaj televidaj serioj|Doctor Who]]

En kategorioj pri fikciuloj, la alfabeta ordigo estu laŭ la nomo kun postmetita titolo:

[[Kategorio:Fikciaj hispanoj|Kiĥoto, Don]]

[[Kategorio:Fikciaj kosmoveturantoj|Who, Doctor]]


Jes ni uzu nomon kiu funkcias en literaturo. Mi ne vidis ke ni havas Kiĥoto - malbone laŭ mi. Sed mi ne konsentas kun miksado en unu artikolo kategorion pri verkoj kaj pri fikciaj personoj. Poste aŭtomatoj malbone funkcias do ni bezonas artikolojn pri d:Q480 kaj pri d:Q944201 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:54, 3 apr. 2020 (UTC)Reply

Mi konscias ke tio ne perfekte bonas, sed konstatas ke fakte tre ofte estas tiel. Kiam oni priskribas, ekz-e, malmulte konatan infanlibreton kun sama nomo kiel la ĉefrolulo, ekz-e Bamse, tiam vere ne havas sencon disdividi tion al 1 artikolo pri la libro kaj 1 pri la rolulo. En ĉi tiu kazo tamen, Don Kiĥoto (libro) kaj Don Kiĥoto (rolulo) estas sufiĉe gravaj ke ili meritas apartajn artikolojn. Amike, Moldur (diskuto) 16:14, 3 apr. 2020 (UTC)Reply


Se vi konsentas kun mia propono pri precizigoj, mi tuj poste alinomos de Kiĥoto al Don Kiĥoto. Alie ne necesos multaj ŝanĝoj, ĉar ĝenerale ekzistantaj artikoloj pri fikciuloj jam nun sekvas la proponitajn regulojn.

Se neniu protestos, mi faros la proponitajn ŝanĝojn. - Moldur (diskuto) 09:31, 11 apr. 2020 (UTC)Reply
Neniu protestis, mi faras la proponitajn ŝanĝojn. - Moldur (diskuto) 10:50, 15 apr. 2020 (UTC)Reply

Eŭropaj ciferoj => arabaj ciferoj

redakti

Mi volas ŝanĝi, ĉar eŭropaj ciferoj ne ezistas. Eĉ nia artikolo estas titolata Arabaj ciferoj. VladimirPF (diskuto) 13:43, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Nomoj de historiaj personoj

redakti

Ĝis nun, VP:TA enhavas mallongan klarigon pri nomordo kaj familiaj nomoj, sed ankoraŭ nenion pri historiaj personoj, kiuj plej ofte tute ne havas familian nomon. Mi proponas aldoni kelkajn klarigojn pri tiuj, specife pri la sistemo nomi regnestrojn kiun ni aplikas en nia Vikipedio. (Mi simple supozis – iom naive – ke tiuj klarigoj jam ekzistis, sed kiam mi ekserĉis, mi nenion trovis. Do jen, mi ekskribis mem la mankantajn klarigojn.)

Do jen. Se neniu protestos, mi intencas aldoni al VP:TA la ĉi-suban tekston. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:53, 24 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Mi ne ricevis iujn protestojn, do mi baldaŭ aldonos tiujn klarigojn kiel proponite. - Moldur (diskuto) 05:55, 30 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Specife pri personaj nomoj

  • La nomordo estas la ordo ...

(Aldonu:)

Historiaj personoj

Historiaj personoj plej ofte ne havas modernan familian nomon.

Regantoj

Por regnestroj en monarĥioj (reĝoj, imperiestroj, emiroj, dukoj, princoj-elektistoj, ktp.), la artikola titolo normale estas la persona nomo, eventuale kun 'la' kaj regantnumero, kaj aldone la regata lando inter parentezoj, ekz-e Maria la 1-a (Anglio), Nikolao la 2-a (Rusio), Mohamedo la 1-a (Kordovo), Viktoria (Britio), Maŭrico (Saksio), Filipo (Palatinato), Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio), ktp.

Regnestroj do normale ne havas 'de' en la artikola titolo. (En artikola teksto tamen oni skribu libere "'de' + lando", ekz-e "caro Nikolao la 2-a de Rusio".)

Ne-regantoj, nobeloj

Ne-regnestroj ofte havas 'de' en la artikola titolo, kun malsamaj signifoj.

Lokoj en nomaldonoj

Tamen tre ofte 'de' havas neniun rilaton al familio, nobeleco aŭ monarĥio, sed nur esprimas iun ĝeneralan rilaton al lando aŭ loko, kutime la loko de deveno aŭ loĝado aŭ aktivado, ekz-e Jesuo de Nazaret, Maria de Francio, Hildegard de Bingen, Marteno de Tours, Diogeno de Apollonia, Nikolao de Kuzo, Eŭzebio de Verĉelo.

Aliaj nomoj

Aparte de tiuj reguloj, la artikola titolo povas esti simple la nomo per kiu la persono estas plej bone konata, ĉu reganto aŭ ne, ekz-e Katerina la Granda, Carmen Sylva, Eduardo la Konfesanto, Henriko la Navigisto, Ladislao la Ulnolonga, Bede la Honorinda.

Nun   Farite. - Moldur (diskuto) 17:55, 1 sep. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la projektpaĝo "Titoloj de artikoloj".