DJ Abdel (realnome Abdel Lamriq), (naskiĝis la 5-an de junio 1970 en Kazablanko (Maroko)), estas franca-maroka de hiphopo, ritmenbluso kaj funko.

DJ Abdel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1970 (1970-06-05) (53-jaraĝa)
en Kazablanko
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo diskĵokeo
TTT
Retejo https://www.djabdelofficiel.com
vdr

Biografio redakti

DJ Abdel naskiĝis en Kazablanko, en kvartalo de Bourgogne.

Li unue estis membro de grupo Black Blanc Beur, poste de Positive Black Soul kun kiu li iris al Nederlando, Germanio, Svedio, kaj eĉ al Novjorko kie li renkontis DĴ-on Cut Killer.

Li estis rimarkita pro sia partopreno al televida elsendo Nulle Part Ailleurs. Li poste kreis, kunlabore kun Cut Killer, societon Double H kiu produktis ankaŭ albumojn de 113. Li ankaŭ kunlaboris kun pluraj radio-stacioj kie li oficis kiel DĴ por propra elsendo: Fun Radio (ĉiutaga elsendo Groove Station de la 18h ĝis la 20h), NRJ, FG DJ Radio.

Lia muzika stilo estas lerta miksaĵo de hiphopo, funko kaj nuntempa ritmenbluso, akorde kun liaj muzikaj ŝatoj. En oktobro 2007, DJ Abdel estis vokita por ofici en ĉefaj elsendoj de Star Academy, en TF1, kiel oficiala DĴ. Li ankaŭ miksis dum ceremonio de Miss Francio 2008. Ĉi tiu artisto estas bone ĉirkaŭita ĉar li kunlaboris interalie kun Mister You, Soprano aŭ grupoj Sexion d’Assaut, Rohff, RIM-K, 113.

Diskaro redakti

Kompilaĵoj redakti

Unuopaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti