Kapitano Ahab
Kapitano Ahab estas fikcia ŝipestro, ĉefrolulo de la romano Moby-Dick. Li havas lignan kruron, perdinte unu kruron en batalo kontraŭ la baleno nomata Moby Dick, kaj li persekutas tiun balenon en mania venĝemo, kiu finfine neniigas lin mem kun la ŝipanaro.
Ahab | |
---|---|
Ahab en fina batalo kontraŭ Moby Dick | |
literatura rolulo • fikcia homo | |
Kreita de | Herman Melville |
Verko | Moby-Dick |
Informoj | |
Eble sama | Captain Ahab |
Sekso | vira |
Nacieco | Usono |
Religio | kvakero |
Ekipita per | ligna kruro |
Sankondiĉo | amputo, monomanio |
Mortokialo | drono |
Loĝloko | Nantucket |
Okupo | ŝipestro, balenĉasisto |
Titolo | kapitano |
Familio | nenomataj edzino kaj filo |
Edzo/Edzino | nekonata valoro |
Infanoj | nekonata valoro |
Malamikoj | Moby Dick |
Lia nomo venas de la biblia reĝo Aĥabo.