Diskuto:Cassie BERNALL

Laŭ en:Columbine High School massacre, la afero ne klaras. -- :) 04:07 6. Aŭg 2003 (UTC)

  • Post vidi tiun version, mi decidis draste redakti la artikolon. Mi bedaŭras ke oni uzis Vikipedion por religie varbi. Mia redakto postulis forĵeti multajn "dolĉajn" diraĵojn, sed mi pensas ke nun la artikolo estas sufiĉe neŭtrala. Kriĉjo 12:50 6. Aŭg 2003 (UTC)
Mi atentigas vikipediiston Flustru al mi ke ĉi tie estas esperantlingva vikipedio ke ne estas iu ajn kialo ke aperu titolo kia Cassie Bernall and Valeen Schnurr; eventuale povus esti Cassie Bernall kaj Valeen Schnurr. Tamen ŝajnas ke temas pri du apartaj junulinoj kiuj bedaŭrinde famiĝis ĉar viktimoj de terura evento. Tio ne pravigas aperigi ilian nomon kiel titolo de Holivuda filmo. La eventojn de la realo oni ne traktu kiel spektaklo. Cetere Valeen SCHNURR certe povas esti subjekto de artikolo same kiel Cassie BERNALL kaj en ĉiu el la artikoloj estu ligoj kiuj klarigos ke ili estas samsortaninoj. Arno Lagrange 23:00, 27. Nov 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Cassie BERNALL".