Cassie Bernall

(Alidirektita el Cassie BERNALL)

Cassie BERNALL [KESi BerNAL] (naskiĝis 6-a de novembro, 1981, mortis 20-a de aprilo, 1999) estis viktimo en la Masakro de Columbine, kiu postmorte famiĝis pro onidira martireco, kvankam ĉi tiu historio restas forte pridubata.

Cassie Bernall
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1981 (1981-11-06)
en Wheat Ridge
Morto 20-an de aprilo 1999 (1999-04-20) (17-jaraĝa)
en Columbine
Mortokialo pafvundo
Tombo Koloradio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Columbine High School
Okupo
Okupo liceano
vdr

Laŭ la rakonto, kiun popularigis la patrino de Bernall, dum la masakro la pafmurdantoj eniris la lernejan bibliotekon kaj demandis de Cassie Bernall, "Ĉu vi kredas je Dio?" Ŝi firme respondis "Jes, mi kredas al Dio". "Kial?" estis la sekvinta demando, sed antaŭ ol ŝi povis respondi, ŝi estis mortigita tie en la biblioteko de la lernejo.

Laŭ la gepatroj Cassie ne estis populara, ĉarma aŭ morale perfekta. Ŝi ofte estis egoisma, obstina kaj estis ĝenita pro sia pezo. Aliflanke, ŝi agis sen pretendo aŭ vanto kun koro sincera kaj mano malfermita, afero rara en sia lernejo. Luktinte kontraŭ sia fiereco, ŝi sincere penis vivi sole por Dio, ne por si mem. Ŝi konvertiĝis je la 8-a de marto 1997 ĉe tendaro en Estes Park en Kolorado en la Rokaro. Ŝi konsideris tiun tagon kiel sia dua naskiĝtago. Hejme, ŝiaj gepatroj nur ŝajne ŝatis ŝiajn farojn, kaj ne amis ŝin mem. Lerneje, la studentoj nur ŝajne ŝatis ŝian personon eksteran -- afero de haro, vesto, pezo, ĉarmo -- sed ne ŝin mem. Antaŭ la konvertiĝo, ŝi malamis siajn gepatrojn kun la plej malluma kaj profunda malamo. Kaj ŝi malamis sin mem, tranĉinte sin ĝis sango. Ŝi onidire praktikis sorĉon kun siaj amikinoj, kiuj sabate oferis katojn. Ŝi volis murdi siajn gepatrojn kaj, kiam ili malkovris tion, ili sendis ŝin al kristana lernejo. Kaj poste, ĉe la tendaro, ŝi konvertiĝis.

Kritiko de la historio de ŝia morto redakti

Estas malsamaj raportoj pri ŝia morto. Craig SCOTT, la homo kiu originale rakontis, ke li aŭdis la paroladon, identigis la voĉon kun tiu de Bernall, sed ne vidis la parolanton. Li poste indikis, ke la pafanto estis ĉe la loko, kie, nekonate al Scott, kaŝiĝis studentino Valeen SCHNURR. Ŝi estis vundita kaj preĝanta kiam la pafanto demandis, ĉu ŝi kredas je Dio, al kio ŝi respondis "Jes." La pafanto nenion faris al ŝi kaj ŝi travivis. Schurr poste konfirmis ĉi tion. Emily WYANT, kiu estis tuj apud Bernall kiam tiu mortis, raportis ke Bernall diris nenion antaŭ la mortpafo kaj diris, ke ŝi estas ŝokita pro la kresko de ĉi tiu "mito".

Eksteraj ligiloj redakti