Diskuto:Cinologio

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Osteologia in topic Cinologio anstataŭ Kinologio

Cinologio anstataŭ Kinologio redakti

Kinologio estas neologismo tute erarema, kaj ŝajnas signifi sciencon aŭ arton pri kino, t.e. pri kinematografio, dum ĝi rilatas al hundoj; el greka κύων kýōn (hundo), tiu ĉi termino tradukiĝas per cino, kaj ne kino, se oni konsideras, ke laŭ NPIV la simio (kun kapo de hundo) tradukiĝas per cinocefalo, kaj ne kinocefalo. Kiu ne konsentus, ke mi alinomigu tiun artikolon al Cinologio? --DidCORN 5-a de junio 2014, 21:45 (UTC)

Mi samopinias ke oni evitu la formon kinologi/o pro konfuzo kun kin/o. Sed ŝajnas al mi ke neologismo ne necesas. Unu el la plej notindaj ecoj de Esperanto estas la libera vortfarado. Tiu neologismo, ne ofte uzita en la fontolingvoj (kiom da franclingvanoj aŭ anglalingvanoj konas la vorton cynologiecynology? la anglalingva Vikipedio eĉ asertas ke “Usage in English of the word cynology is rare”, t.e. tiu vorto ne ofte uziĝas), simple signifas la sciencon pri hundoj (aŭ eĉ aliaj rilataj bestoj); kial ne simple hund/o/scienc/ohund/ologi/o (laŭ la NPIV-a analizo [1])? Se nehundaj rilataj bestoj gravas, kial ne kanis/ologi/o (el la genero de [2], konsistanta el hundoj, lupoj, kojotoj, ktp) aŭ kanis/ed/ologi/o (el la familio de kanisedoj, konsistanta el kanisoj, vulpoj, ktp.)? Osteologia (diskuto) 23:19, 20 mar. 2019 (UTC)Reply
Mi aldonu ke la japanlingva (犬学), korelingva (애견학), kaj islandlingva (hundafræði) formoj simple estas kunmetoj de hundo kaj scienco. Osteologia (diskuto) 23:23, 20 mar. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Cinologio".