Diskuto:Citosolo

Aldoni diskuton
There are no discussions on this page.

Eble estus bone laŭ novaj PIV-vortoj anstataŭi la vorton citosolo per ĉelsolo. Laŭ mi, la sufikso ĉel' estu kiel eble plej ofte uzata anstataŭ ol cito...

kaj kio pri citosomo, citologio kaj aliaj? Pri citoplasmo oni ankaŭ konsilas la vorton ĉelplasmo, por la aliaj cito.... mi ne scias, se laŭ logiko, jes, ĉu ne? Jen ligilo al konferenco pri ŝanĝoj en lasta PIV pri sciencaj vortoj, konsiderindaj por verki en vikipedio:

http://satesperanto.free.fr/prelegbratis.pdf

Tiu dokumento estas diskoniginda inter sciencistaj vikipediumantoj.


(ĉu arbitraj) Ŝanĝoj de (tempo)riĉaj okcident-eŭropanoj


Mi ne scias ĉu arbitraj, se ili aperas en PIV ili ne estas arbitraj normale. Krome, laŭ mi estas pli logike almenaŭ uzi tiun ĉel- ol enkonduki kroman senutilan vorteron cito... ŝparas memoron.

Kion vi opinias pri tio?

Nu, fakte ĉelbiologio.

Min ĉiam ĝenas, la enkapigo de pulvoro, polvo, pulvo; delfeno kaj aliaj malinternaciaj vortoj. Ni devas memorigi ke ni skribas vortoj kiel cigaredo, kasedo sed ofte restas la internacia t kiel en raketo. Tio estas vera perdo de memortempo. Ĉu vi estas kuraĝa por ensaluti eĉ per kaŝnomo aŭ ni konas jam unu la alian? Narvalo 12:15, 29. Nov 2005 (UTC)

Jes, mi kuraĝas!! :) Mi estas vikipediisto sciuro23!! Ĝis!!

Reiri al la paĝo "Citosolo".