Diskuto:Demokrata socialismo

Ĉu politiko "kun merkatekonomia bazo" povas estis nomata socialismo ? eble pli konvenus "soci-demokratismo" demokratio kun atento al sociaj problemoj. Demokrata socialismo apriore pensigus prefere al tio, kion ekzemple Dubĉek volis efektivigi.

Eliott (Roland Platteau) 21:33, 3 Jul. 2004‎

Ĝuste! Dubĉek en Ĉeĥoslovakio kaj Allende en Ĉilio ambaŭ celis tiudirekten, almenaŭ tiel ŝajnas al mi. Interese Sovetunio respektive Usono tuj rapidis fiaskigi tiujn provojn.
Cetere dankon pro via obĵeto! Por mi estas tre grave ne miksi la nociojn merkata ekonomio kaj kapitalismo! Ankaŭ la tiel nomata "reala socialismo" esence havis merkatan ekonomion (kiu funkciis per interŝango de varoj kaj mono). Kiom oni reguligas la merkatan mekanismon ne ŝanĝas la fakton, ke ghi ekzistas. Se la konata "socialdemokratismo" agus konsekvence laŭ sia programo, neniu devus pensi pri nocio kiel "demokrata socialismo", sed fakte ne estas tiel.
Montanesko 22:04, 3 Jul. 2004‎
Reiri al la paĝo "Demokrata socialismo".