Diskuto:Demokratia Respubliko Kongo

Mi proponas ke ni ŝanĝu la nomon al Demokratia Respubliko Kongo, kiu ja estas la oficiala nomo, kaj la uzata en aliaj Vikipedioj. Tial, mi petas ke oni forigu tiun artikolon, por poste fari la movon. Tonyo 16:56, 13. Sep 2007 (UTC)

Mi efektivigis la ŝanĝon. Marcos 12:35, 3. Feb 2009 (UTC)

Mi ne vere kontraŭas la ŝanĝon, sed oni konsciu, ke estas multegaj aliaj landoj, kiuj aperas en Vikipedio sub alia nomformo ol la plena oficiala nomo. Kredeble eĉ estas nur eta malplimulto, kiu aperas sub sia plena oficiala nomo. Ekzemple "Francio" ne vere nomiĝas "Francio", sed "Franca Respubliko" k.t.p., k.t.p. Oni eble atentu speciale pri landoj kiel Sudkoreio kaj Nordkoreio, kiuj vere nomiĝas "Respubliko Koreio" kaj "Demokratia Popola Respubliko Koreio" respektive. Ĉu ni volas transiri sisteme al la efektivaj oficialaj (kaj tre pezaj) nomoj de tiuj (aŭ eĉ ĉiuj) landoj? Aŭ ĉu la ŝanĝo pri Kongo Kinŝasa estas speciala escepta okazo? Bertilow 18:51, 3. Feb 2009 (UTC)

Krom la argumenton pri oficialeco, Tonyo ankaŭ menciis la argumenton, ke la aliaj Vikipedioj ankaŭ ĝenerale uzas tiun formon, kaj ne formon kun la ĉefurba nomo. Aliflanke, la plej multaj Vikipedioj ĉe landonomoj kiel "Francujo" kaj "Sud-Koreujo" ja uzas la kutimajn mallongajn formojn, ne la oficialajn longajn. Mi ne scias la precizajn kialojn, pro kiuj la aliaj Vikipedioj elektis fari tiel, sed mi ankaŭ ne vidas kialon, pro kiu la Esperanta Vikipedio estu escepto. (Verŝajne la kialo ĉe la aliaj Vikipedioj estis, ke ĉe la Demokratia Respubliko Kongo la oficiala nomo ankaŭ estas sufiĉe ofte uzata en gazetaj artikoloj kaj similaj kuntekstoj, dum por landoj kiel "Franca Respubliko", la oficiala nomo apenaŭ troviĝas en gazetaj artikoloj; almenaŭ tiel estas en germanlingvaj gazetoj (tamen ĉe la Respubliko Kongo la germanaj gazetoj laŭ mia impreso pli ofte elektas la formon kun ĉefurba nomo ol ĉe la Demokratia Respubliko Kongo; strange...).) Marcos 02:17, 4. Feb 2009 (UTC)
Jes, bonaj argumentoj. Bertilow 15:48, 4. Feb 2009 (UTC)

Kial Bemba aperas kiel la prezidanto de la lando, dum estas Kabila en la fonto?

Reiri al la paĝo "Demokratia Respubliko Kongo".