Signifoj de la vorto

redakti

Mm. Mi ne certas, ke ĉiuj menciitaj signifoj indas esti listigitaj ĉi tie. Laŭ Reta Vortaro, "demonstro" nur estas elmontrado aŭ matematika pruvo, sed ĝi neniel rilatas, ekzemple al popola demonstracio (kiu siavice, laŭ ReVo, estas evitinda esprimo kiu samsignifas kiel la pli kutima "manifestacio"). Mi ne havas PIV-on ĉemane. Ĉu laŭ ĝi "demonstro" povas esti io alia ol la menciitaj signifoj? Se ne, ni klare distingu la kutimajn signifojn de la vorto disde tiuj, kiujn oni foje atribuas al ĝi pro simileco (demonstro-demonstracio) aŭ influo de la denaska lingvo (*demonstro de forto = itale dimostrazione di forza, sed esperantece eble "elmontro de forto", ĉu?). Amike, --WinstonSmith 13:46, 28. Maj 2010 (UTC)

Vi pravas, mi konsultis PIV-on, mi malĝuste uzis la formon demonstrado por tiu artikolo. Mi korektas. Narvalo 07:29, 30. Maj 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Demonstro".