Diskuto:Duflankulo
Klarigo de la derivo de iuj novaj nomoj:
Priapoluloj — filumo konsistanta el la genro priapolo (Priapulus) kaj similaj.
Akantocefaluloj — filumo konsistanta el la genro akantocefalo (Acanthocephalus) kaj similaj.
Gnatostomoluloj — filumo konsistanta el la genro gnatostomolo (Gnathostomulus) kaj similaj.
Sipunkoluloj — filumo konsistanta el la genro sipunkolo (Sipunculus) kaj similaj.
Foronuloj — filumo konsistanta el la genro forono (Phoronis) kaj similaj.
Jen aliaj novaj nomoj ne troveblaj en la nova PIV:
Deŭterostomoj, onikoforoj, kinorinkoj, loriciferoj, gastrotrikoj, mikrognatozooj, ciklioforoj, pogonoforoj, ekiuroj, entoproktoj.
Ĉiuj aliaj filumaj nomoj en la artikolo troviĝas en la nova PIV.
— Jmb 00:20, 11. Aŭg 2004 (UTC)