Duflankuloj (latine Bilateria) estas grupo de animaloj kiuj, je iu vivstadio, estas duflanke simetriaj kaj havas tri ĝerm-tavolojn (endodermon, mezodermon, kaj ektodermon). Ĉiuj duflankuloj havas centran nervan sistemon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duflankuloj
Troveblo de fosilioj: Ediacaran - ĉi-epoke
La duflankuloj estas tre diversspecia grupo
La duflankuloj estas tre diversspecia grupo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Subregno: Eumetazoa
(senranga filumo) Duflankuloj Bilateria
Hatschek, 1888
Subgrupoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de la malsamaj specoj de simetrio de vivaĵoj. La formoj kun ambaŭflanka simetrio povas havi kapon. Vivaĵoj kun la alia specoj de simetrio havi respektivajn organojn, se ne havas kapon. (Elmontrata en la Kampa Muzeo de Natura Historio, Ĉikago)

Oni kutime distingas du ĉefajn grupojn inter la duflankuloj, laŭ la momento de la apero de la buŝo dum la disvolviĝo:

  • Prabuŝuloj (Protostomia): la buŝo aperas unue, el la blastoporo
  • Novbuŝuloj (Deuterostomia): la anuso aperas unue el la blastoporo, kaj la buŝo formiĝas nur poste, ĉe la alia fino de la embrio.

Inter la prabuŝuloj troviĝas, interalie:

La novbuŝuloj inkluzivas la grupojn ekinodermoj, vertebruloj, ktp.