Diskuto:Eĥolink

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by JabieroKubo in topic Interna demando

fakvorto redakti

La sendi-ricevi-butono (angle PTT). Ne vere plaĉas al mi tiu vorto. Ĉu send-ricev-butono estus preferinda? --Hans Eo (diskuto) 11:29, 7 Nov. 2013 (UTC)


Hodiaŭ mi havis telefonan kontakton kun samideano, kiu dum longa tempo ne sukcesis funkciigi Echolink. Nun ni sukcesis! La problemo estis la PTT-butono. Kaj tio estis duobla:

  • Li ne aranĝis la Ctrl-butonon, kiel mi rekomendis
  • Mia teksto en la artikolo ne estis taŭga.

Mi nun plibonigis la artikolon, nun devus esti tute bona. Kaj li rearanĝis la PTT-butonon al la maldekstra Ctrl-butono, germane Strg-butono.

Cetere ankaŭ la programistoj de Echolink iom eraris kaj tiel kontribuis al nia problemo: ili sugestas inter aliaj eblecoj, uzi la spaco-butonon kiel PTT, kiu produktas la problemon. Mi alskribu ilin kaj petu ilin, ŝanĝi la programon.

Amikoj bv. atente legi la artikolojn. Kaj, se vi ne sukcesas, alskribu aŭ altelefonu min. La numeron vi trovas en la jarlibro --Hans Eo (diskuto) 19:57, 21 Nov. 2015 (UTC)

la bildoj redakti

Longe la bildoj enestis en la artikolo kaj bone klarigis ĝin. Nun mi rimarkis, ke ordigemulo forigis ilin pro "copyright violation", (kontraŭ-kopirajta). Li ne donis shancon al mi por klarigo au diskuto.

Kaj tial nun la artikolo ne plu estas klare komprenebla. Mi mem faris tiujn fotojn dum Echolink-kontaktoj de mia komputila ekrano, do mi estas certa, ke mi havas ĉiujn rajtojn pri la fotoj. Kaj neniu plendis pri la enhavo.

Eble mi faris iun formalan eraron ĉe la fotoj. Sed mi ne scias, kiun. Mi serĉos en mia komputilo la fotojn kaj denove enmetos ilin en Wiki. Espereble mi sukcesos kaj ĉifoje perfekte faros tion laŭ la gusto de la ordigemulo. --Hans Eo (diskuto) 15:28, 4 Jan. 2016 (UTC)

Interna demando redakti

En la artikolo aperas la jena demando "Ĉu Eĥolink funkcias per smartfono?" en kiel subtemo!!! Laŭ mi ĝi ne estas vikipedieca. Ĉu alivortumi tiun subtemon?   JabieroKubo (diskuto) 12:11, 29 mar. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Eĥolink".