Saluton. Antaŭ komenci artikolon oni devas certigi ĉu ekzistas en aliaj vikipedioj kaj ĉefe ĉu jam ekzistas en esperanta vikipedio. Tiele post lego de via artikolo mi enmetis Purex en la angla vikio kaj aperis koncerna artikolo en angla kaj en esperanto nome Pureks-procedo. Tiele mi unue korektis la tajperaron de la titolo de via artikolo, poste mi estis unuigonta ambaŭ artikolojn, sed eble estos du: unu pri la tekniko, alia pri la afero (via), sed kiu eble malfacile aperos en aliaj vikioj kiuj jam havas la tiaman. Ĉiukaze mi aligis ĝin al Purex de momente kaj mi opinias, ke taŭgus unuigon de ambaŭ artikoloj. sed mi tute nenion scias pri urano. Decidu vin mem. Tiukaze estus facile elpreni la informon de Trarompo pri Urano, alglui ĝin en Pureks-procedo kaj konverti vian artikolon en alidirektilo al tiu.--Seminario 11:55, 13. Jan 2011 (UTC)

Ĉu unu artikolo "Pureks" aŭ du, trarompo kaj pureks? redakti

Mi opinias, ke la temo trarompo validas apartan artikolon.

  • la pureks-metodo estas konata kiel tre problema. La elektro-centraloj nomitaj rapidaj kavantoj havis multajn problemojn. En mia lando germanio la rapida kavanto Kalkar estis tuta katastrofo.
  • mondskale la stokigo de radioaktivaj rubaĵoj ne estas solvita.
  • ŝajnas, ke eĉ post reciklado per pureks restas tre grandaj kvantoj de rubaĵoj.
  • ankoraŭ mankas informoj pri la ĉina metodo. Ĉu estas nur pluevoluo de la konata metodo aŭ ĉu estas nova (kiu meritus novan nomon)?

Tial por mi la akcento en la titolo kuŝas en la vorto trarompo. Pureks estas nur flanka afero. Bonvolu lasi la artikolon aparta. Post kelkaj semajnoj aŭ monatoj ni ja povas denove cerbumi. --Hans Eo 13:06, 14. Jan 2011 (UTC)

nun ŝovita al "Pureks-procedo" redakti

Seminario: Vi pravis! Tial mi ŝanĝis mian opinion. Mi nun ŝovis la enhavon de "trarompo" en la artikolon "Pureks-procedo". Pri la retaj ligiloj oni povus plibonigi la aranĝon (ŝanĝi al la kutima indikmaniero de fontoj). --Hans Eo (diskuto) 12:44, 16 Mar. 2012 (UTC)

pri maŝintradukado redakti

Tradukiloj el/al Esperanto redakti


Saluton. Vi lasis germanlingvan komencon. Se vi volas traduki ĝin, bv.--kani 14:14, 3 Jul. 2011 (UTC)

Kani: Dankon por la atentigo. Se mi forgesis, pretervidis tion, mi volonte daŭrigos mian laboron.
Mi kontrolis la artikolon, sed ne trovis tiun germanan parton. Ĉu vi eligis ĝin? --Hans Eo 12:30, 4 Jul. 2011 (UTC)

Saluton,

ĉar Yekrats jam klarigis la esencajn aferojn pri la artikolo Victorious, mi preferas pludiskuti sur via diskutpaĝo, ĉar restas nur klarigi, kial mi vidas anglajn partojn en la artikolo kaj vi ne.

Vi citis nur la unuan alineojn, kiun korektis Kani. Sur mia ekrano aperas jena plia alineo:

Cast
  • Victoria Justice as Tori Vega
  • Leon Thomas III as Andre Harris
  • Matt Bennett as Robbie Shapiro
  • Elizabeth Gillies as Jade West
  • Ariana Grande as Cat Valentine
  • Avan Jogia as Beck Oliver
  • Daniella Monet as Trina Vega
  • Jake Farrow as the voice of Rex Powers (uncredited)

Ĉu tiun ĉi parton vi ne vidas? Laŭ mi la vortoj "cast", "as", "the", "voice", "of" kaj "uncredited" estas anglaj. Do la tuta alineo enhavas nur anglajn vortojn kaj nomojn. Kompreneble iu povus traduki ĉion. Sed ĉu ni ne prefere mem elektu la temojn de la artikoloj, en kiuj ni investas nian laboron?

-- Aisano 18:21, 1 Nov. 2011 (UTC)

Mi kontrolis. Rezulto: Tiu alineo ekzistas ankaŭ ĉe mi. Mi eble ne rimarkis tion, ĉar mi ne juĝis ĝin grava. La baza teksto ja estis en korekta Esperanto. Tlustulimo estis postulanta la kompletan forigon de la artikolo. Fakte nun temas ĉefe pri la okfoje enestanta vorto "as" kaj kvar aliaj, sistema fuŝaĵo. Kial la tradukinto ne faris kompletan laboron? Mi proponus en tia kazo, simple plibonigi la artikolon per korekta traduko de tiu vorto, anstataŭ komplike forigi tutan artikolon, kiu en diversaj aliaj lingvoj vivas trankvile.

Diskuto komplika

  • Mi rimarkis la problemon en la rubriko "forigendaj artikoloj", kie mi voĉdonis per ne.
  • Nun vi diras, ke Yekrats intertempe klarigis ĉion. Kie li klarigis?

Eble je "forigendaj artikoloj?" Mi ne tuj retrovis tion, ĉar dum la lastaj tagoj tiu temo ne aperis en "lastaj ŝanĝoj".

  • Vi diskutas en mia diskutpaĝo, bone, sed
  • Je la diskutpaĝo de la kritikita artikolo mem ne eblas diskuto, ĉar iu blokis ĝin.

Ĉu mia voĉdono ne estis observita? Mi protestas.

  • kiel supre dirite, mi devus alskribi la diskutpaĝon de tlustulimo por ...

Do entute diskuto dividita sur 5 diversaj paĝoj. La l.m.o.gŭsta paĝo estus de la komenco la diskutpaĝo je "Victorious" --Hans Eo 14:11, 2 Nov. 2011 (UTC)

Request for translation. redakti

Warm greeting from Korean Wikipedia! Could you help us to translate articles simple:IU (singer), simple:Running Man into your unique and honourable language? Thank you in advance! Tsuchiya Hikaru 14:34, 26 Jan. 2012 (UTC)

Mi bedaŭras. Mi ne interesiĝas pri kantistoj k.s. --Hans Eo 13:03, 27 Jan. 2012 (UTC)

Mi tute komprenis la ideon, sed ne povas scii kiel tio nomiĝas en mia lingvo aŭ en aliaj konataj kaj tiele mi ne povas aldoni la mankantajn alilingvajn ligilojn. Plej proksima estas la Pumprezerva akvoenergia centralo. Mi timas, ke vi eraris farante tiun novan artikolon kaj temas pri sama afero. Aŭ estas ia diferenco: tiukaze oni devas kompari ambaŭ kaj serĉi la mankantajn alilingvajn ligilojn.--kani (diskuto) 11:36, 11 Mar. 2012 (UTC)

Akvo estas nur unu de la eblaj medioj, kvankam ĝi estas la plej kutima kaj ekonomia.. Mi aldonis nun la ligilon al la germana titolo "Speicherkraftwerk". Tie aliaj specoj de energidepono estas ankaŭ listigitaj. Mi iam tradukos plu. Ŝajnas, ke en via kaj aliaj lingvoj tiu ĝenerala temo ne ekzistas. ĝis! --Hans Eo (diskuto) 13:30, 11 Mar. 2012 (UTC)

Ses paisoj redakti

Saluton, Hans. Mi ĵus kreis por la artikolo Ses paisoj la ŝablonon {{Informkesto megalitejo}} kaj donis al ĝi dokumentadon. Do vi povos estonte jam uzi la esperantan ŝablonon por aliaj artikoloj, se vi emas. Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:33, 1 Apr. 2012 (UTC)

Koregan dankon! Kie mi trovas ĝeneralajn klarigojn pri ŝablonoj? --Hans Eo (diskuto) 14:47, 2 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Hans. Ĝeneralaj klarigoj troviĝas en la paĝo Helpo:Ŝablono. Se tio ne sufiĉas al vi, vi ja povus ankaŭ legi la alilingvajn versiojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:01, 2 Apr. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 15:10, 29 Apr. 2012 (UTC)

Dankon.

tamen: lasu iom da tempo antaŭ komenti. Mi ja eble ankoraŭ cerbumas aŭ laboras. I.a. mi estas traleganta la artikolon demografio --Hans Eo (diskuto) 15:16, 29 Apr. 2012 (UTC)
Mi pardonpetas min pro nevola forigo de sekcio "Vidu ankaŭ". Mi remetis ĝin. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 15:28, 29 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono:Traduku : Prenu vian tempon ! redakti

Korekto de mia uzantopaĝo   Farite. Pri la ŝablono "Traduku", ne traduku pli rapide aŭ ne avertu min pri tio, prenu vian tempon. Ĝi estas io kiu memoras al vi ke la artikolo estas ankoraŭ tradukenda. Se vi ne bezonas, forigu ĝin. Vi povas daŭrigi la tradukon morgaŭe aŭ pli tarde, se vi volas. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 16:55, 9 Jun. 2012 (UTC)

  • Vi tro rapide almetis la averton. Mi ankoraŭ estis prilaboranta la artikolon. via "memoras al vi ke la artikolo estas ankoraŭ tradukenda." estas superflua.

Mi memkompreneble mem scias, ke la artikolo ankoraŭ ne bonas. Tio estas ankaŭ kaŭzita de la tro komplika angla teksto. Intertempe mi prilaboris la tekston plejparte uzante la germanan tekston, kiu estas pli kompakta kaj laŭ mia opinio pli bone komprenebla.

  • la teksto de "traduku" estas neĝentila. Kiu povas ŝanĝi la tekston de tiu kesto al pli akceptebla?
  • Mi ĝenerale ne ŝatas tiujn kestojn, kaj speciale, se tro rapide almetitaj. Estas facile, simple aldoni keston. Plibonigi tekston, serĉi literaturon kitp. estas laboro.
  • Bonvolu helpi min: kiel traduki la anglan vorton "college" aaa Harvard College bbb ŝi lernis ĉe Oberlin College --Hans Eo (diskuto) 11:42, 10 Jun. 2012 (UTC)
College = Kolegio.
Mi ĵus raportis ke la teksto de la ŝablono ne estas ĝentila. Ĉu estas sama afero en aliaj ŝablonoj ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 11:53, 10 Jun. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaude:

  • vi ŝanĝis mian tekston supre, ŝanĝis lmo al iom. Vi ne rajtas ŝanĝi miajn tekstojn en mia diskutpaĝo! Eĉ se ili okaze estas fuŝaj!
  • Ĉu vi miskomprenis "lmo" kiel preseraro? Mi volis diri lmo = laŭ mia opinio.
Jes, mi miskomprenis "lmo" kiel preseraro. Pardonon. Eble mi ne tuŝos paĝojn hodiaŭ. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 12:21, 10 Jun. 2012 (UTC)

Klarigoj por via ŝanĝo? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:21, 14 Jul. 2012 (UTC)

Tio estas volapukaĵo por mi. Bv. uzi klaran lingvon. --Hans Eo (diskuto) 17:57, 15 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus petis nuligon de la antaŭa erara Kopi-skibilo kaj korektetis tiun ĝustan. Ĉirkaŭ la fino surprizis al mi la vorto "avo" por paroli pri paperoj, ĉu ne estas eraro? PIV neniom diras pri avo por paperoj. Se temas pri tajperaro mi ne povas cerbumi pri kio temas.--kani (diskuto) 00:53, 4 Sep. 2012 (UTC)

Por tiu artikolo mi forigis la n de la titolo, ĉar temas pri karbo kaj ne pri karbono. Ĉiukaze la eksa titolo restas kiel alidirektilo. Mi ankaŭ aldonis aliligvajn ligilojn mankintajn.--kani (diskuto) 01:04, 4 Sep. 2012 (UTC)

Dankon! Mi korektis aldone al karbo je du aliaj lokoj (sub la bildo kaj en ligilo). --Hans Eo (diskuto) 22:24, 5 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Vi respondas en via diskutpaĝo, sed la kutimo en Vikipedio estas reagi al la diskutpaĝo de la ricevinto: por tio vi povas klaki nur al Kani kaj de tie iri al mia diskutpaĝo. Ankaŭ eblas iri rekte. Se ne, oni riskas, ke la ricevonto (mi) neniam vidos vian respondon, ĉar eble mi lasis mesaĝojn al dudek homoj kaj mi ricevas ties reagojn en mia paĝo (se ekzistas reagoj). Mi ne iras denove ĉiutage al tiuj dudek por vidi ĉu iu jam reagis aŭ ne. Ĉu vi komprenis? Ekzemple iom supre mi avertis pri vorto avo rilate al papero ĉe Kopi-skribilo. Ĉu vi kontrolis tion?--kani (diskuto) 00:35, 13 Sep. 2012 (UTC)

Ŝtonlaŭso redakti

Saluton, Hans. Mi ĵus korektis la titolon de via nova artikolo al Ŝtonlaŭso, ĉar la vorto lauŝo ne ekzistas. --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 10 Nov. 2012 (UTC)

Vi tute pravas. --Hans Eo (diskuto) 22:07, 10 Nov. 2012 (UTC)

Enmetado de netradukitaj tekstoj redakti

Saluton Hans! Mi ŝatus konsili al vi ke prefere ne enmetadu netradukitajn artikoloj. Mi vidas ke la artikolon Leĝo de necedado vi jam plilaboras, tamen en Granda ŝton-tombo apenaŭ estis Esperanta vorto kaj pro tio ĝi estis rapide forigita. Se vi volas traduki artikolon parto-post-parto, vi prefere enmetadu novan parton nur post traduko. Eĉ se artikolo komenciĝas kiel ĝermo tio estas oble pli bona ol kun alilingva teksto. Amike. --KuboF (diskuto) 21:56, 28 Feb. 2013 (UTC)

saluton KuboF! Pri granda ŝton-tombo mi ne memoras, kio okazis.

pri la leĝo: memkompreneble via konsilo estas prava. Sed mia kutima vojo estas, kopii la artikolon el alilingva versio, nur post tradukado mi enmetas ĝin. Sed, en kazo de longa, komplika teksto, tio daŭras. Kelkajn fakvortojn (en tiu kazo jurajn), mi devas serĉi, kio daŭras aldone. En tia kazo povas okazi, ke interrompo ekstervikia okazas (telefonalvoko a.s.).
Laste, post longa tempo, jaroj, nun aperis nova ebleco, "provejo", kiu ebligas rapidan stokigon de duonpreta artikolo tie, kie ĝi ne ĝenas. Mi uzos tion.

Nur momente estas speciala problemo, ke mia komputilo havas problemojn, per kiuj tiu butono ne reagas. Vidu en "demandoj" en la germana. Mi esperas, ke mi povos solvi tion. (diskuto) 14:52, 5 Mar. 2013 (UTC)

Mi komprenas bone, ankaŭ al mi foje similaĵoj okazas. Propra provejo estas bona ideo; fakte vi povas krei multajn provejojn. Tio funkcias kiel subpaĝoj de via uzantopaĝo (ekz. Uzanto:Hans Eo/Granda ŝton-tombo ks.).
Pri Granda ŝton-tombo okazis tio ke vi enmetis preskaŭ nur germanlingvan artikolon, nur titoloj kaj bildoj estis tradukitaj. Tio estis vere malvolata kaj la artikolo estis la duan tagon forigita. Se vi volas, mi povas restarigi la artikolon kaj ŝovi ĝin al subpaĝo de via uzantopaĝo, kie vi povas ĝin trankvile prilabori. Tiel vi perdus eĉ ne lalaboron kiun vi en ĝin invstis ĝis nun. Ĉu mi do faru tiel? Aŭ vi preferas ion alian fari? Amike. --KuboF (diskuto) 19:25, 5 Mar. 2013 (UTC)

Ne, dankon. Ja ne estas multa laboro refarenda. Mi iam denove tradukos tion. --Hans Eo (diskuto) 15:16, 7 Mar. 2013 (UTC)

Saluton Hans Eo! Mi gratulas vin pro la artikolo Radioteletajpo. Tamen, mi pensas, ke estus pli bone alinomi ĝin Radioteletajpilo, simile al "teletajpilo". Kion vi opinias pri tio? --Dominik (diskuto) 12:00, 14 Apr. 2013 (UTC)

Mi ĵus alinomis koncernan artikolon. --Dominik (diskuto) 10:08, 16 Apr. 2013 (UTC)

Ne, Dominik, mi ne samopinias, ja protestas. Pro du kialoj:

  • unue, bv. ne tro hasti. Jam post du tagoj vi alinomigis la artikolon, antaŭ mi konsentis, eĉ povis legi vian proponon. Mi ne kontrolas la vikipedion ĉiutage, havas pli urĝajn taskojn ofte.
  • due: La afero estas alia:" radio teletype, RTTY, estas cifereca modo..." La artikolo ne temas simple pri aparato, ilo, sed pri la modo teletajpado, de kiu la tajpilo nur estas unu parto. Bv. kompari similajn artikolojn en la rubriko amatora radio; SSTV ne temas pri televidilo, do aparato, sed pri sistemo, modo. Simile ECHOLINK, PSK, telekso k.a.

La angla RTTY signifas radio teletype, ne teletype apparatus.

Bv. renomigi la artikolon. --Hans Eo (diskuto) 15:15, 17 Apr. 2013 (UTC)

3D-presilo redakti

Saluton, Hans Eo. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al 3D-presilo. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q229367. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge. --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 20 Maj. 2013 (UTC)

Dankon! --Hans Eo (diskuto) 14:48, 20 Maj. 2013 (UTC)

Radioamatora diplomo redakti

Saluton. Ĉu tiu koncepto ne ekzistas en aliaj lingvoj? --kani (diskuto) 22:10, 26 Maj. 2013 (UTC)

Kial vi demandas? Memkompreneble ekzistas. Legu la artikolojn en 4 aliaj lingvoj. En la artikolo mem la titolo "Worked all continents" indikas, ke ne temas pri nur Esperanta koncepto. Hans Eo (diskuto) 11:55, 27 Jul. 2013 (UTC)
Saluton. Ĉu la koncepto Sendricevilo ne ekzistas en aliaj lingvoj? Mi demandas tion, ĉar ĝis nun ne aperas alidirektilo al aliaj lingvoj. Se vi ne scias tion fari, demandu kaj mi pretas helpi.--kani (diskuto) 01:50, 28 Dec. 2013 (UTC)
Hans eo, fakte mi multe laboris en tiuj temoj eĉ mi kreis subkategorion Kategorio Radioamatoraj diplomoj nun venas aliaj problemetoj kiel ekzemple pliaj subkategorioj en [kategorio amatora radio].  JabieroKubo (diskuto) 11:11, 22 feb. 2019 (UTC)Reply

Saluton Hans, vi estas la aŭtoro de la artikolo Kaŭzoj de aŭtismo, sed eble vi preteratentis, ke ĝi ankoraŭ ne estas finita? Estas longaj partoj en la angla, pluraj referencoj ne funkcias, ktp. Ĉu vi intencas plu labori pri ĝi? PaulP@diskkont 07:30, 27 Jul. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:02, 30 Dec. 2013 (UTC)


Saluton. Mi korektetis tiun vian novan artikolon. Mi metis blazonon redaktata, kio estas la vikipedia kutimo, kiam iu vikipediisto plusekvos la laboron. Ne estas kutimo meti vorton daŭrigenda aŭ ion tian. Kiam vi finos la laboron en tiu artikolo, bonvolu forigi la blazonon.--kani (diskuto) 16:31, 14 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Vi metis artikolon George Harrison (horloĝisto) sen allingvaj ligiloj. Mi penis por trovi ties ekvivalentojn ĝis kiam mi malkovris ke temis pri eraro anstataŭ John Harrison (horloĝisto). Vi estas tro beatlema.--kani (diskuto) 17:28, 21 Maj. 2014 (UTC)

Malaperigi redakti

Ĉe la redakto paĝo estas komento kiu ekas per --kani (diskuto) 19:26, 15 Mar. 2016 (UTC)

La subulo redakti

Saluton Hans, Laŭ mia vortaro la traduko vorto untertan (nederlande: onderdaan) estu regato. Subulo laŭ mi estas iu kiu estas en malalta socia pozicio kaj devas obei superulon. Ankaŭ estas parto de la artikolo en la germana lingvo ankoraŭ tradukota.

Salutojn --kani (diskuto) 19:26, 15 Mar. 2016 (UTC)

  • en la vortaro Okelmann vi trovas Untertan = subulo, Beherrschter = regato
  • en großes WB Krause: Untertan = subulo, regato
  • en NPIV: subuloj de la Hohenstaufenoj Z.

kiu estas via vortaro,kaj kion ekzakte diras tiu?

Mi pensas, ke subulo estas perfekta vorto ĉi tie. Regato estas iu, kiu estas regata de supre al sube. Sed tiu subulo en la romano estas iu, kiu sin subigas. La sceno en la filmo grandioze ilustras tion kun la daŭre sin klinanta subulo. En tiu sceno ne temas pri regado per la Kaiser, sed pri subiĝo. --Hans Eo (diskuto) 12:17, 25 dec. 2016 (UTC) --Hans Eo (diskuto) 12:18, 25 dec. 2016 (UTC)Reply

Tahaa redakti

SAluton. En tiu artikolo estas eraro. Oni diras ke tiu insulo de Franca Polinezio en Pacifiko apartenas al la Deventaj Insuloj kiuj fakte estas en Karibio en Atlantiko. Plej verŝajne temas pri konfuzo inter insularoj kun similaj nomoj. Eble vi mem povos korekti ĝuste por diri al kiu insularo vi volis atribui ĝin.--kani (diskuto) 19:26, 15 Mar. 2016 (UTC)

Bv. vidi ĉe la diskuto de la artikolo. --Hans Eo (diskuto) 14:27, 25 mar. 2016 (UTC)Reply

‎Lingvo universala (Leibniz) redakti

Saluton! Tiu titolo promesas interesan legadon. Mi atendas vian verkadon de la legaĵo. Talnat (diskuto) 01:40, 17 Mar. 2016 (UTC)

Saluton ankaŭ de mi. Vi estas tre bonvena komenci novan artikolon pri la temo, supozeble pri la koncepto de Leibniz nomata mathesis universalis, eble pli "matematiko universala" ol "lingvo universala"... sed por ĝerma artikolo necesas pli ol nur titolo. La paĝo nun tute malplena krom la vortoj ‎"lingvo universala" aspektas kvazaŭ malbona ŝerco, kaj en la nuna formo forigendas... Estas en ordo unue pripensi almenaŭ tri frazojn por ĝerma artikolo pri nova temo, kaj post trovo de tiuj malmultaj frazoj publikigi novan teksteton ... ne necesas "antaŭanonci" tion per tute malplena paĝo. Do venu iom da enhavo... Sincere ThomasPusch (diskuto) 21:34, 17 Mar. 2016 (UTC)

Mi jam tradukis tutan paĝon al Esperanto de la germanlingva Artikolo "Universalsprache". Ĝi estas vere interesa temo. Blanke skribis plurpaĝan artikolon. Krom traduki nur la Viki-artikolon mi tralegu ankaŭ la artikolon de Blanke, kiu certe estas speciale interesa el vidpunkto de Esperanto.

En la libro de Arika Okrent estas listigitaj 500 projektoj de planlingvoj, el kiuj fakte nur unu sufiĉe sukcesis. Zamenhof detale priskribis, kiel li konstruis sian lingvon. Se la projekto de geniulo Leibniz fiaskis, malgraŭ li spezis vere multan tempon kaj energion por ĝi, estas interese scii, kial li ne sukcesis kaj Zamenhof jes. Nin devas interesi, kial Esperanto ne pli bone sukcesis. Por la germana E-kongreso mi preparas prelegon kiel malgranda kontribuo al tiu nia problemo.

Bedaŭrinde mi fuŝis je la enmeto de mia teksto en la E-vikion. :-(( Ne nur ne sukcesis la enmeto, sed eĉ mia teksto tute malaperis. Mi esperas, baldaŭ trovi la tempon por nova provo. --Hans Eo (diskuto) 14:21, 21 mar. 2016 (UTC)Reply

Du semajnoj post la kreo de la titolo, la paĝo ankoraŭ restas malplena. Tiele mi proponis ties forigon kun duobla celo. Aŭ ĝi malaperu por ke ne restu fuŝa klopodo. Aŭ ĝi utilu kiel instigo al jam enmeto de ia materialo. Certe la temo estas interesa, sed malindas restigi la artikolon en tiu stato.--kani (diskuto) 12:30, 2 apr. 2016 (UTC)Reply

Mi pensas, ke, kiel vi i.a. skribis, "la titolo utilu kiel instigo al jam enmeto de ia materialo", do kiel informilo, kio povas esti farita. Eble estas kelkaj aliaj, kiuj pretas, prilabori la temon, traduki la artikolon el la germana. Do kial forigi ĝin? Eĉ se tiu titolo nur instigus iun, legi alilingvan tekston pri tiu temo, ĝi jam estus utila. Ĉar la temo estas interesa kaj ne malgrava, mi ne nomus la titolon "fuŝa". --Hans Eo (diskuto) 14:11, 3 apr. 2016 (UTC)Reply

Nun mi tradukis grandan parton de la artikolo. Restas la tasko, tralegi la dokumenton de Blanke kaj traduki interesajn detalojn el tio kaj aldoni tion al la artikolo. --Hans Eo (diskuto) 13:19, 20 maj. 2016 (UTC)Reply

Administranto redakti

Saluton Hans Eo, la vivo de nia vikipedio necesas iomete kelkajn zorgojn. Ne neglegtu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 16:00, 14 maj. 2016 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Infokesto radioamatorismo + ILERA redakti

Hans mi rimarkas ke vi multe verkas/korektas pri radioamatorismo. Mi volas kre(ig)i infokeston pri nia ŝatokupo sed mi ŝatus interkonsenti pri la bildo kaj la teksto. Laŭ mi la plej taŭga bildo estas la “internacia” logoon.

https://en.wikipedia.org/wiki/File:International_amateur_radio_symbol.svg

 
internacia logoo pri radioamatorismo

Kaj la teksto povus esti:
Radioamatorismo
Mi ŝatas radioamatorismon.

Kaj eble ankaŭ io simila al la asocioj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝablono:Uzanto_UEA
sed uzanto ILERA
JabieroKubo (diskuto) 19:22, 23 jul. 2018 (UTC)Reply

Kara Jabiero, ILERA havas logon. Vi trovas ĝin en la artikolo ILERA en la angla vikio. Nomo estas ilera logo.svg Vi rajtas uzi ĝin libere.

Pri la infokesto mi deziras bonan rezulton. Jen la logo:

 
La logotipo de ILERA

--Hans Eo (diskuto) 10:48, 21 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Rezulto pozitiva redakti

Hans jam plene funkcias la Uzantoskatolo Radioamatoro
{Uzantoskatolo|Radioamatoro}
kun du }
Mi aldonis ĝina al mia paĝo kaj mi aŭtomate aperis en:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Uzanto_Radioamatoro
mi esperas baldaŭ vidi tion en via vikipedia paĝo! JabieroKubo (diskuto) 19:22, 23 jul. 2018 (UTC)Reply

Hans mi rimarkas ke vi estas tre aktiva en la eo. vikipedio! interalie pri radioamatorismo. Mi proponas al vi aldoni la uzantoskatolon {{Uzantoskatolo|Radioamatoro}} en via paĝo ĉar ĝi multe klarigos pri viaj preferoj en vikipedio!  JabieroKubo (diskuto) 11:11, 22 feb. 2019 (UTC)Reply

hodiaŭ almetita redakti

Mi nun almetis tion. Espereble multaj de ni sekvos.

tre bone Hans mi rimarkis ke jam 4 el ni faris! Por la estonteco se agado kreskas en vikipedio pri la temo ni povus krei vikiprojekton:
intertempe mi proponas al ni diskuti ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio-Diskuto:Amatora_radio
  JabieroKubo (diskuto) 00:20, 12 mar. 2019 (UTC)Reply

Pri Uzanto:BH8ECD redakti

Antaŭ ne longe hazarde mi trovis Uzanto:BH8ECD pri kiu mi legis antaŭe ĉar li verkis blogeton pri radioamatorismo!!!
Ĉu vi konas lin? Ĉu vi scias pri kiu temas? Mi invitis lin kunlabori ĉi tie sed ekde 2015 li ne aktivas ĉe vikipedio :(
  JabieroKubo (diskuto) 10:13, 25 apr. 2019 (UTC)Reply

Pri dosiero QSL redakti

Hans mi klopodas trovi la dosieron Dosiero:QSL DJ4PG 13.JPG sed bedaŭrinde sensukcese. Estas tuta kategorio ĉe la komunejo Category:QSL cards (amateur radio). Ĉu tie vi povus aldoni vian konfirmkarton? Aŭ sendi ĝin al mi por enŝuto? Mi klopodas plibonigi la artikolon Amatora radia konfirmkarto kiu krome havas maltaŭgan nomon.
  JabieroKubo (diskuto) 04:52, 15 maj. 2019 (UTC)Reply