Victorious

usona televida situacia komedio

Victorious (stiligita kiel VICTORiOUS) estas usona situacia komedio kreita de Dan Schneider por la televidkanalo Nickelodeon. Ĝi elsendiĝis en tiu kanalo ekde la 27-a de marto 2010 ĝis la 2-a de februaro 2013. La emblemo de la programo, videbla dekstre, vidigas la vortludon ke ene de la titolo, kiu en la angla havas la adjektivan signifon venka, aperas la nomo de la ĉefpersono Tori. Post kvar sezonoj (60 epizodoj 23-minutaj) la serio estis nuligita, sen rakont-ferma fina epizodo.[1] Poste, aperis daŭrigo Sam and Cat ĉefrolita de Ariana Grande (kiel Cat Valentine) kaj Jennette McCurdy (kiel Sam Puckett el iCarly).[2]

Victorious
televida serio
Originala titolo Victorious
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Situacia komedio, humuro
Kreita de Dan Schneider
Reĝisoro Steve Hoefer
Aktoroj Victoria Justice • Leon Thomas III • Matt Bennett • Elizabeth GilliesAriana Grande • Avan Jogia • Daniella Monet • Victorious Cast • Michael Eric Reid • Eric Lange • Lane Napper
Muziko de Dr. Luke
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 60
Daŭro sen reklamoj 24
Elsendo
Origina televidreto Nickelodeon
Bilda formato 16:9
Elsendita 27-a de marto 2010 – 2-a de februaro 2013
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La serio temas pri la vivo de Tori Vega, aspiranta kantisto rolita de Victoria Justice, kiu ĉeestas artan mezlernejon nomatan Hollywood Arts, dum okazas anekdotaj situacioj de ĉiutaga vivo. En la unua epizodo, ŝi estas averaĝa junulino, kiu estas devigita anstataŭigi sian fratinon Trina en koncerto. Poste, oni invitas ŝin aliĝis al prestiĝa Hollywood Arts, rezervita por promesplenaj junaj talentuloj.

Ĉefroluloj redakti

Sezonoj redakti

Sezono Epizodoj Origina elsendado
Komenco Fino
1 19 27 Mar. 2010 26 Mar. 2011
2 13 2 Apr. 2011 26 Jan. 2011
3 12 28 Jan. 2012 30 Jun. 2012
4 13 22 Sep. 2012 2 Feb. 2013

Referencoj redakti

  1. https://web.archive.org/web/20130127045008/http://www.mmm-mag.com/2012/08/m-exclusive-victorious-will-not-be-returning-for-season-four.html
  2. https://www.ibtimes.com/sam-cat-gibby-get-pilots-nickelodeon-starring-arian-grande-jennette-mccurdy-and-noah-munck-738670