Nickelodeon

Nickelodeon estas usona kabla televida kanalo lanĉita la 1-an de aprilo 1979. Ĝi estas posedata de ViacomCBS.

Nickelodeon
bildo
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Usono
Komenciĝo de elsendoj 1979
Posedata de Paramount Media Networks vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 17-a de februaro 2023)

vdr

Dum sia historio, Nickelodeon enkondukis plurajn fratajn kanalojn kaj temajn programajn blokojn. La 4-an de januaro 1988 Nickelodeon lanĉis Nick Jr., matena labortaga bloko direktita al antaŭlernejaj infanoj. La 11-an de aŭgusto 1991, la reto lanĉis alian ĉefan markon, la Nicktoons: originalaj animaciaj filmoj kreitaj specife por la reto. La marko Nicktoons enkondukis sian propran fratan kanalon, lanĉitan en 2002. En 1999, Nickelodeon partneriĝis kun Sesame Workshop (infaneduka senprofita organizaĵo konata interalie pro la produktado de la eduka serio Sezamostrato) por krei Noggin, eduka marko konsistanta el kabla kanalo kaj interaga retejo. Du blokoj direktitaj al adoleska publiko, TEENick (antaŭe ĉe Nickelodeon) kaj The N (antaŭe ĉe Noggin), estis kunfanditaj en memstaran kanalon, TeenNick, en 2009.

En septembro 2018, la kanalo spekteblis en iom pli ol 87 milionoj da hejmoj en Usono, kaj aldoniĝas multaj pliaj en aliaj landoj: Estas ĉirkaŭ 30 branĉoj de Nickelodeon tutmonde, inkluzive ekzemple en Germanio ekde 2005 kaj en Aŭstrio ekde 2006.

Eksteraj ligiloj redakti