Energideponanta elektra centralo

Energideponanta elektra centralo deponas elektran energion el la elektra reto por stoki energion alie aŭ aliforme dum tempoj de malalta konsumo, pri kiu la elektra kosto estas ankaŭ malalta. Dum tempoj de alta konsumo tia energio estas denove produktita kiel elektra energio kaj liverata al la elektra reto.

Neceso redakti

La uzo de energio en elektraj retoj varias dum la tago kaj la energicentraloj devas ĉiam liveri egale variantan energion. Tio signifas, ke la liverata energio de la energicentraloj devas esti regulita supren aŭ suben. Se necese, aldonaj centraloj devas esti alŝaltitaj aŭ forŝaltitaj.

Elektraj centraloj, kiuj uzas karbonon, nafton aŭ atomenergion, bezonas relative longan tempon, ĝis pli ol duonan horon, por ŝanĝi sian energiliveradon, des pli longan, se ili devas esti tute en- aŭ forŝaltitaj.

Energideponanta elektra centralo povas tre rapide reagi al la aktuala bezono de energio. Reagotempo povas esti inter kelkaj dek sekundoj ĝis kelkaj minutoj. La povumoj estas ĝis kelkaj centoj da MW.

Tipoj redakti

Diversaj medioj povas esti uzataj por deponi la energion. La plej grava estas akvo.

Deponado per akvo redakti

Por deponi energion, la akvo estas pumpita al en lago, kiu situas alte. Kiam energio estas bezonata, la akvo estas sendita suben tra turbinoj kaj generatoroj kaj la elektra energio produktita estas liverita al la elektra reto. Pri tiuj vidu la apartan artikolon pumprezerva akvoenergia centralo.

Deponado en baterioj redakti

Malgrandaj kvantoj da energio povas esti deponitaj en baterioj. Tiuj estas relative multekostaj kaj la akumulatoroj suferas eluziĝon. Tiu formo de stokado estas utila por provizi seninterrompe elektran energion per ondigilo, dum paneoj de la elektra reto pri sentivaj aparataroj, kiujn oni trovas ekzemple en malsanulejojkomputilaroj.

Intense estas diskutita la uzo de la baterioj, kiuj estas en elektraj aŭtomobiloj. Oni nomas tiun koncepton Vehicle to grid, veturilo al la reto. Sed la eluziĝo de tiuj baterioj jam estas ankoraŭ tro alta dum la veturado. Ilia vivtempo estus pli malgranda kaj la kostoj pli altaj.

Deponado en superkonduktantaj bobenoj redakti

La sistemoj SMES-j (angle Superconducting Magnetic Energy Storage, esperante "Superkonduktanta Magneta Energio-Stokado" permesas deponi energion de alterna kurento al elektromagneta magneto per fluo de rekta (kontinua) kurento en superkonduktanta bobeno, kiu estas kriogenike malvarmigita ĝis temperaturo sub sia superkonduktanta kritika temperaturo[1].

Tipa SMES-sistemo inkludas tri partojn: superkonduktanta bobeno, potencan energitransformilon kaj kriogenike malvarmigan fridujon. Kiam la superkonduktanta bobeno estas ŝargita, la kurento (konstantas pro la proprecoj de superkonduktantoj)) ne malaltiĝos kaj la magneta energio povas esti stokita senfine.

La stokita energio povas esti deponita al la publika reto liberigante la bobenon (parte aŭ komplete) de ties kurento. La energidona sistemo uzas rektigilon por transformi alternan kurenton (AK) al kontinua kurento (KK) kaj ondigilon por la inversa transformo. La ondigilo/rektigilo perdigas nur 2-3% da energio perdo en ĉiu direkto. SMES-sistemoj estas tre efikaj kompare al aliaj sistemoj; entute la rendimento estas pli granda ol 95%[2].

Pro la energiaj postuloj de fridigado kaj la alta kosto de superkonduktanta drato, SMES nuntempe estas uzata por mallongdaŭra energio-stokado. Sekve, SMES estas plej ofte dediĉita al plibonigi la kvaliton de povuma elektra reto.

Referencoj redakti

  1. Superconducting Magnetic Energy Storage: Status and Perspective (SMES: Statuso kaj perspektivo). Arkivigite je 2015-12-11 per la retarkivo Wayback Machine Tixador, P. Jan 2008
  2. Cheung K.Y.C, Cheung S.T.H, Navin De Silvia R.G, Juvonen M.P.T, Singh R, Woo J.J. Large-Scale Energy Storage Systems (Grandskalaj energiaj stokado-sistemoj). Imperial College London: ISE2, 2002/2003.