La Laborscienco estas interfaka scienco, kiu esploras la laboron de la homo laŭ diversaj aspektoj. Komence ĝi estis ĉefe inĝeniera scienco, poste ankaŭ ekonomika scienco. Per ĝi oni celas atingi maksimuman rezulton per haveblaj rimedoj.

Historio

redakti

La laborscienco estis fondita de Frederick Winslow Taylor (1856–1915) kaj lia disĉiplo Frank Bunker Gilbreth (1868–1924). Ambaŭ klopodis, optimigi la laboron de laboristoj per observado de grupoj de laboristoj. Taylor bazigis siajn esplorojn sur observado de la plej bona laboristo. Gilbreth observis precipe la plej mallaboreman laboriston, ĉar tiu farus nur la plej bezonatajn labor-elementojn. La principoj de tiuj metodoj estas nun nomitaj "tajlorismo".

En Germanio la tajlorismo estis unue transprenita je instituto de la teknika altlernejo Aachen de Adolf Wallichs. En 1924 poste estis fondita la REFA, la instituto por esploro kaj fiksado de laborkvantoj.