La subulo, germane Der Untertan, estas romano de Heinrich Mann. La manuskripto estis finita unu monaton antaŭ la komenco de la unua mondmilito en 1914. Jam en 1912 eltiraĵo estis presita en la magazino Simplicissimus kun la titolo Die Neuteutonen (la novaj teŭtonoj). La romano aperis ekde januaro 1914 ĝis iom post la fino de la milito kiel antaŭpresaĵo en la magazino Zeit im Bild. Kiel libro ĝi aperis nur en 1918 en Leipzig. Post ĝia aperigo okazis fortaj disputoj.

Der Untertan
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Heinrich Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1918
Loko de rakonto Berlino
vdr
kovrilo de 1918

Enhavo redakti

La romano rakontas pri Diederich Heßling, ekzemplo de ia tipo de homo en la societo de la germana imperio sub Vilhelmo la 2-a.

Filmo redakti

1951 Wolfgang Staudte produktis la romanon kiel filmo.[1][2]

Referencoj redakti

Bibliografio redakti