La Ŝtonlaŭso (Petrophaga lorioti) estas fikcia ronĝobesto. Ĝi estis prezentita 1976 en la germana televido de Loriot. Li aktoris kiel profesoro Grzimek kiu regule prezentis interesajn bestojn en televido.[1].

Ŝtonlaŭso
fikcia animala specio
Informoj
vdr
Virina Ŝtonlaŭso, libera versio laŭ Loriot

La ŝtonlaŭso estas timema besto, kiu manĝas precipe Silikatojn. Ĝia larĝeco varias inter 0,3 ĝis 3 mm. Laŭ Loriot/Grzimek la plenkreska besto manĝas ĉiutage ĉ. 28 kg da betono aŭ brikoj. Dum la gravedeco la ina ŝtonlaŭso bezonas la duoblon.

Tiu besto apartenas al la bestoj kiuj estas en danĝero de forpereado. Nur malmultaj ekzempleroj estis trovitaj.

Scienca dokumentado redakti

La renoma germana medicina vortaro Pschyrembel listigis la ŝtonlaŭson en aparta artikolo en sia 1982-a eldono.

En sekvanta eldono tiu artikolo estis forprenita, sed fortaj protestoj efikis, ke en la sekvanta eldono tiu artikolo devis denove aperi.

Aldone la Pschyrembel raportas pri sciencaj rezultoj: Specoj de la familio Ŝtonlaŭsoj estas tre efikaj je la kuracado de galŝtonetoj kaj renŝtonetoj.

2007 aldonaj rezultoj aperis.[2][2]

La svisa urbo Zuriko eldonis informfolion kiu povas helpi al enloĝantoj je problemoj kun okazo de ŝtonlaŭsoj.[3]

Bedaŭrinde estas, ke ISAE kaj la scienca revuo ankoraŭ ne traktis tiun gravan temon. Esplortemo povus esti la pruvo de la indikitaj datoj pri larĝeco de la besto kaj ĝia bezono de nutraĵo. Sensacie interesaj rezultoj eblas.

Referencoj redakti

  1. http://jboard.loriot.de/jboard/v3/werke/p5_1.htmlo Fernsehen Loriot II (Loriots Teleskizzen) loriot.de 2012-05-03 oficiala Loriot-retejo.
  2. 2,0 2,1 Steinlaus. In: Pschyrembel Klinisches Wörterbuch. Begründet von Willibald Pschyrembel. Bearbeitet von der Wörterbuchredaktion des Verlages unter der Leitung von Helmut Hildebrandt. 261. Auflage. De Gruyter, Berlin/ New York 2007, ISBN 978-3-11-018534-8, S. 1826.
  3. Merkblatt der Stadt Zürich zu Steinlausbefall. Arkivita el la originalo je 2012-05-06. Alirita 2012-11-10.

Eksteraj ligiloj redakti