Diskuto:Edmund Husserl

Pardonu, kara anonima verkinto de tiu ĉi artikolo, sed vi nepre devas pliperfektigi vian lingvokonon antaŭ ol publikigi en Vikipedio. Ne prenu tiun rimarkon nur kiel kritikon, sed kiel bonvolan konsilon. Amike--Diddi 06:44, 14. Jul 2006 (UTC)


Dankon por korektaĵoj. Mi senpense ne korektis tiun artikolon sed volis nur ke informo pri Husserl aperis en esperanta Vikipedio. Certe mi rimarkas tiujn erarojn kaj estonte mi ne farus ilin.

Se vi tradukis el alia lingvo, bonvolu kopii ĉi tien la originalan tekston. Tio ege helpus fari la tekston komprenebla. En la nuna formo la artikolo estas honoro nek por Husserl nek por Esperanto...Montanesko 14:32, 14. Jul 2006 (UTC)

Mi ne tradukis ĝin sed mi profitis el informacioj de angla, franca, ĉeĥa kaj pola Vikipedio kaj ĉefe de paĝo www.husserlpage.com. Mi korektis iomete artikolon. Mi esperas ke mi nenion preterlasis kaj ĝi estas almenaŭ komprenebla nun. Pardonu pro problemoj.

Nekompreneblaĵoj redakti

En la artikolo estas du frazoj, kiujn mi ne povas kompreni:

  • "disputema estis ĝia tiam aktuala konscio ke logiko esploras nur normojn psikologiajn"

Ĝi estas ne-komprenebla, ĉar konscio ne povas esti disputema, kaj ne klaras, al kio referencas la "ĝia".

  • "Ankaŭ li estiĝis la kritiko de verkojn de Kazimierz Twardowski, kiun neperfektaĵojn de la verko kondukis lin al esploroj de esteco de prezento kaj signifo; poste li persvadiĝis prefere pri estado de fenomenoj. "

Kiel li povis estiĝi kritiko? Ne havas sencon. Kaj kion signifas "persvadiĝi pri"? Marcos 23:16, 26. Nov 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Edmund Husserl".