Diskuto:Elŝrankiĝo

Titolo redakti

Mi pensas, ke la artikola titolo estas entute miskomprenebla. Do ĝi ne rilatas al la difino. El kiu fonto ĝi venis? Mi proponas, ke ni serĉu pli konvenan termino, kiu devus esti internacie komprenebla. Amike --Tlustulimu 15:11, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Mi konsentas kun Tlustulimu. La nuna titolo estas tre simila al la vortoj kiel elvagoniĝi, elaŭtobusiĝi ktp. Do neinteresiĝantoj pri la temo povus pensi, ke temas pri eliro el ŝranko, laŭvorte. Sed kion ili faris en la ŝranko... kaj por kia celo ili enŝrankiĝis? Jujijo 17:58, 29. Aŭg 2010 (UTC)

Ĝuste tial ekzistas tiu ĉi artikolo, por ke ili informiĝu. Ne plaĉus al mi nomŝanĝo al (la angla) coming out, kiel titolas la plimulto de ali-lingvaj Vikipedioj (kaj certe tiu ŝanĝo ne klarigus pri kio temas la artikolo, tute kontraŭe). Tiuj, kiuj havas propralingvajn titolojn, baziĝas je la angla "coming out of the closet" (do, ĝuste elŝrankiĝo). Kiaj estas viaj proponoj por la nova titolo? --Fiskot (diskuto) 20:41, 29. Aŭg 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Elŝrankiĝo".