Diskuto:Enŝaltkvoto

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Popolano

Fakte la afero estas pli vasta senca. Ne temas pri kvanto aŭ elcentaĵo. Temas pri aŭskultantaro de radio, spektantaro de televido, legantaro de gazeto, alirantoj de retpaĝaro. Temas ne nur pri nombrado de tiuj personoj sed pri kolekto de plej diversaj elementoj, inter ili la nombro sed ankaŭ pli kaj pli la konduto, la reagoj, la personaj informoj kiuj ebligas klasi la personojn laŭ genro, aĝo, profesikategorioj, enspezoj, hobioj, ŝatoj, ktp. Sekve mi proponas uzi la esprimon 'konsumantara mezurado' , kiu estas plivastasenca por inkluzivigi ĉion kaj pli proksima al la senco de la esprimoj en la aliaj lingvoj.

Laŭ la nuna titolo mi ne sciis, pri kio temas. Mi devis legi la polan paĝon. Kiel plaĉus al vi titolo SpektantecoSpekt-ofteco? Petr Tomasovsky 08:41, 12 Feb. 2012 (UTC)

Konsumi oni povas multajn varojn. Kaj ĉia ĉi konsumado estas mezurebla. Kiel oni ekkonos, ke temas ĝuste pri nombro de spektantoj, kiuj ĝuste rigardas aŭ spektas televidon? Petr Tomasovsky 09:00, 12 Feb. 2012 (UTC)
Ankaŭ min la nuna titolo ne kontentigas (ŝajne venas el la germana). Laŭ aliaj lingvoj, mi proponas uzi la jenajn vort(pec)ojn : "aŭskultant/spektant" - "mezurado/analizo/procento". Popolano (diskuto) 23:15, 30 jun. 2018 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Enŝaltkvoto".