La enŝaltkvoto de radio- aŭ televid-stacio estas la elcenta parto de la ricevantaj mastrumejoj, kiuj je donita tempo sekvis koncernatan elsendaĵon, mezurita laŭ la tuta kvanto de „ĉiuj” mastrumejoj: La elcentaĵo do ebligas konkludojn pri la absoluta spektanto-nombro. En ĉiutaga lingvaĵo kelkfoje ankaŭ tiu absoluta spektantonombro estas la enŝaltkvoto.

Fakte ne temas pri kvanto aŭ elcentaĵo.

Temas pri aŭskultantaro de radio, spektantaro de televido, legantaro de gazeto, alirantoj de retpaĝaro.

Temas ne nur pri nombrado de tiuj personoj sed pri kolekto de plej diversaj elementoj, inter ili la nombro sed ankaŭ pli kaj pli la konduto, la reagoj, la personaj informoj kiuj ebligas klasi la personojn laŭ genro, aĝo, profesikategorioj, enspezoj, hobioj, ŝatoj, ktp.

La esprimo 'konsumantara mezurado', kiu estas plivastasenca por inkluzivigi ĉion kaj pli proksima al la senco de la esprimoj en la aliaj lingvoj, ŝajnas pli taŭga.

Ĉe la usona mezurmetodo de Nielsen Ratings la enŝaltkvoto ekvivalentas al la {Rating and Share}.

La prezoj por reklamo, de kiu ĉefe nutras sin la privataj radi- kaj televid-stacioj kaj publik-juraj radioj kaj televidoj parte provizas sin, dependas esence de la enŝaltkvotoj, ĉar la reklamistoj pagas laŭ la enŝaltkvoto.

La ŝtataj kaj aliaj publikaj stacioj dependas pli kaj pli de la enŝaltkvoto, precipe en situacioj, en kiuj la koncerna registaro, kun sia parlamenta plimulto, subtenas la konkurencigon de la publikaj komunikiloj. Tiu tendenco sekvigas plej ofte grandan perdon de kvalito de la programoj. Ekzemplon pri tio en Francio komentas Pierre Jourde: „Doni al la publiko «kion ĝi postulas». La brutigo-maŝino”.

Funkcimaniero redakti

Inter la loĝantaro de lando oni elektas mastrumejojn, kiuj en sia kunmeto egalas al la strukturo de la tuta loĝantaro. Tiu elektita grupo estas la panelgrupo, ĝi ampleksas kutime inter 2.000 kaj 6.000 personojn.

La panelgrupo ricevas teĥnikan ekipaĵon por registri la kutimojn de televidado. Se membro de la familio televidas, li aktivas butonon en la speciale ekipita televidmanipulilo. La mezurilo registras en sekunda takto la rigardatan stacion. Se kroma familiano alvenas, ankaŭ ĝi devas premi la butonon, kaj la radio- aŭ televid-programo havas ekde tiu momento plian aŭskultanton respektive rigardanton.

Ĉiu mezurilo sendas la kolektitajn datumojn ĉiutage inter la 5-a kaj 6-a horo matene (en ?Germanio) respektive inter la 3-a kaj 5-a horo (en Aŭstrio per modemo al la kalkulcentro, kiu analizas la datumojn. Enŝaltkvotoj pro la elsendaĵoj de iu tago disponeblas por la sendostacioj nur la sekvan matenon ekde proksimume la 8:30-a horo.

Tio ne okazas ĉie same. En Brazilo ekz-e la enŝaltkvotoj estas mezurataj en realtempo, pro tio povas okazi, ke ĉe iuj realtempaj sendaĵoj certaj programeroj estas longigataj aŭ mallongigataj, se la kvotoj dum tiuj eroj aparte kreskas aŭ falas.

Datumanalizo redakti

Ĉe la analizado de la datumoj la kalkulitaj absolutaj nombroj de aŭskultantoj respektive rigardantoj estas por la stacio kaj la reklamistoj nur duarangaj. Kiom da homoj televidas dum certa tempo, dependas de multaj faktoroj: vetero, horo, libertempaj agadoj ktp. Ĉiuj kiuj rezignas televidon pro tiuj kaŭzoj forestas kiel eventuala publiko por ĉiuj sendostacioj same. Ties reklamprezoj konsideras tiujn ŝanceliĝojn, pro tio reklamaĵo dum la ĉefa sendotempo ĉirkaŭ la 20:15-a horo estas signife pli multekosta ol en la nokata programo.

Pro tio estas pli interesa, kiom da tiuj, kiuj estas en iu momento televidantaj, rigardas certan programon. Tiu ankaŭ en elcento esprimata merkatkvoto mezuras, kiom loga estis elsendaĵo kompare kun samtempe sendataj konkurencaj sendaĵoj (ekz-e „el ĉiuj, kiuj ĉe certa tempo televidis, 25 % rigardis certan elsendaĵon”). Pro tio, homoj kiuj televidas multajn horojn tage, havas pli fortan influon sur la „kvoton” ol tiuj kiuj malmulte televidas kiuj elektas unuopajn elsendaĵojn.

La sendostacioj ricevas la kvotajn datumojn laŭ sekunda precizeco, do por ĉiu sekundo de la tago estas kalkulate kian spektantonombron kaj kian merkatporcion havis iu sendaĵo.

Ĉar multaj ekonomiaj produktoj kaj sendaĵoj turnas sin precipe al certaj aĝgrupoj, la mezurdatumoj estas krome analizataj laŭ aĝgrupoj, la tielnomataj celgrupoj.

Kalkulado de la enŝaltkvotoj redakti

Germanio redakti

1975 la televidkompanioj en la Federacia Respubliko Germanio okazigis teleskopimetodon per speciala aparato. La „Teleskomat” (40 cm larĝa, 10 cm alta) ligita kun la televidilo estis aplikita en 1.200 reprezentaj elektitaj mastrumejoj. La aparato disponis pri 6 program- kaj 7 person-klavoj, horloĝo kaj elektronika registrilo, kiu stokis ĉiujn enklavitajn datumojn de la televidantoj kaj sendis ĝin nokte per telefono al centra kalkulilo en Bad Godesberg.

La tielnomata teleskopio okazas en Germanio nuntempe taskite de la sendostacioj per la Societo pri Konsumesplorado. La kvotigo kostas ĝis 20 milionoj da eŭroj jare. La planita „Telecontrol Score” altigos la kostojn je proksimume kvarono, ĉar tiu sistemo konsideros ankaŭ la televidadon per komputilo kaj tempdisiga uzado per fiksdisko.

Per 5.640 privataj mastrumejoj (el ili 140 kun ĉefa enspezanto sen germana civitaneco, sed almenaŭ kun pasporto de la Eŭropa Unio kun proksimume 13.000 loĝantoj oni mezuras por pli ol 34 milionoj da germanlingvaj televidmastrumejoj kun entute proksimume 73 milionoj da televidantoj reprezente, kiuj partoj de la loĝantaro rigardas kiajn elsendaĵojn de kiuj televidĉenoj.

La mastrumejoj por mezuri la enŝaltkvoton estas elektataj laŭ la hazardprincipo, telefone kontantitaj kaj ricevis por registrado de la datumoj tielnomatan „Quotenbox” (kvotskatolo).

En Germanio la Societo pri Konsumesplorado ne disponigas datumojn al la televid-uzanto, la plej multaj sendostacioj disponigas simpligitan analizon (laŭ elsendaĵo aŭ laŭ tago).

En la kampo de radio ekzistas en Svislando komparebla metodo kun la tielnomata Radiowatch.

Aŭstrio redakti

En Aŭstrio la estigo de la enŝaltkvotoj okazas ekde 1991 per la Teletest, kiun okazigas la Marktforschungsinstitut GFK Austria. Ekde 2007 la taskiganto esta la Arbeitsgemeinschaft TELETEST (AGTT), kies fondomembroj estas ORF-Enterprise, Austria Television, IPA plus, SevenOne Media Austria kaj la aŭtra Premiere Fernsehen GmbH.

Kontraste al la GfK en Germanio, la Arbeitsgemeinschaft TELETEST disponigas aktualajn kvotanalizojn ankaŭ al la fina televid-uzanto.

La mezurilo de la firmao Telecontrol staras en 1.500 mastrumejoj kaj registras, kiu kanalo estas en la momento enŝaltita. Per speciala teleregilo estas registrata, kiu persono - ankaŭ gastoj estas registrataj - en tiu momento televidas.

Ekde 2001 la paneloj estas distribuitaj sur 1.500 mastrumejoj kaj atingas do proksimume 3.500 televidantojn. El ili estas proksimume 3.150 personoj pli ol 12-jaraj, kiuj estas reprezentaj por 6.972.000 plenkreskaj geaŭstroj, kaj proksimume 350 infanoj 3- ĝis 11-jaraĝaj, kiuj estas reprezentaj por 772.000 aŭtraj infanoj.

Enketoj difinas la elekton de la partoprenantoj. Ĉiujare proksimume 15 % de la paneloj ŝanĝas siajn posedantojn, por renovigi la kontrolsamplon.

Kompare kun aliaj mezursistemoj en Eŭropo la nombro da paneloj rilate la nombron de la loĝantaro estas relative granda. Unu panelmastrumejo en Aŭstrio reprezentas proksimume 2.270 televid-mastrumejojn.

La mezurado okazas kiel en Germanio kun sekunda precizeco kaj entenas la datumojn pri registrado kaj reproduktado per filmregistrilo.

Usono redakti

En Usono oni mezuras ankaŭ la televidantojn en sia tuta nombro, sed, alie ol en Germanio, oni mezuras ne nur la „rektajn” rigardantojn, sed ankaŭ tiujn kiuj rigardis registritan materialon ene de semajno pli malfrue. Tie estiĝas, semajnon post la unua elsendo, la tiel nomata Rating/Share.

Rating/Share redakti

Rating/Share estas du diversaj mezurunuoj, kiuj estas uzataj en Usono por taksado de la konsento de la rigardantoj:
Rating: La elcentaĵo indikita sub Rating, indikas kiom da televidantoj el ĉiuj mastrumejoj, kiuj havas per teĥnikaj donitaĵoj la eblecon sekvi certan programon, rigardis ĝin. Laŭ Nielsen Media Research tiuj estis en septembro 2006 entute 110,2 milionoj da mastrumejoj. La celgrupo estas en Usono la homoj de 18 ĝis 49 jarojn aĝaj.
Share: La elcentaĵo indikita sub Share indikas, kiom da homoj el la tuta nombro de ĉiuj en la mezurmomento enŝaltitaj televidiloj rigardis specifan programon.

Kvotorekordoj redakti

Germanio redakti

La ĝisnunan rekordon de enŝaltkvotoj en Germanio atingis la 4-an de julio 2006 la ZDF ĉe la duonfinalo de la Piedpilka Mondĉampioneco 2006 Germanio kontraŭ Italio: 29,66 milionoj da televidantoj rigardis la ludon ĉe la propra televidilo mezume dum la tuta elsendotempo, en la plilogigo eĉ 31,31 milionoj. Tio ekvivalentas al merkatporcio de 91,2 elcento. La antaŭan rekordon atingis la Piedpilka Mondĉampioneco 1990 Germanio kontraŭ Argentino per 28,66 milionoj da televidantoj.

Ĉe tiuj nombroj mankas tiuj kiuj rigardis la ludon ĉe ekranoj en bierĝardenoj, drinkejoj kaj restoracioj ktp, do la nombro da rigardantoj estis fakte ankoraŭ signife pli alta.

En januaro 1962 la krimfilmo de Durbridge La koltuko (Das Halstuch) atingis dum la ses elsendovesperoj kvotoj ĝis 89 %. Tiuepoke ekzistis multe malpli da televidiloj ol nuntempe, sed kiu ne havis televidilon, iris al konatuloj aŭ en drinkejoj. La publika vivo praktike ĉesis. Jam jaron poste la alia sespartulo de Francis Durbridge sub la titolo Tim Frazer atingis kvotojn inter 80 kaj 93 %.

Aŭstrio redakti

La televid-intervjuo kun la forkondukita Natascha Kampusch, sendata la 6-an de septembro 2006, atingis per 2,554 milionoj da televidantoj la trian plej altan sukceson ekde enkonduko de la TELETEST en la jaro 1991.

Kritiko redakti

El vidpunkto de la socia esplorado kritikeblas enŝaltkvotoj, ĉar ili, estas vere, kun sufiĉe da trafeco montras kvante la nombron da televidantoj, sed ne la manieron, do la kvaliton de rigardado. Ĉu iu rigardas dum horoj muzik-televidon aŭ kiel solan elsendon de la tago la novaĵojn, tio estas certe granda kvalita diferenco (perceptkapablo, koncentriĝkapablo, daŭro de la entuta televidkonsumo ktp).

La disigo de kvalito kaj kvanto donas al la enŝaltkvotoj en Germanio ofte dominantan pozicion kiu estas sociscience ne pravigebla. Mankas gravecindika faktoro.

La diskuto, ĉu la publikjura radio lasas sin tro gvidi, ĉe sia programfarado, de enŝaltkvotoj kaj ĉe tio tro neglektas la enhavan kvaliton aŭ ĉe sia konstitucie taskitan bazan provizadon, akriĝis per la konkurenco kun la privata radio, ekz-e kiam la Westdeutscher Rundfunk en la jaro 1995 anstataŭigis sian junecstacion WDR 1 per la 1LIVE pli orientita al „konstanta aŭdeblo”.